Legnica: Malsamoj inter versioj

1 210 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 monatoj
sen resumo de redaktoj
 
Politika historio de la urbo estas kunligita kun ĝia aparteno al kvar ŝtatoj. Komence ĝi apartenis al la polaj piastidoj / [[Piastoj]]. Tiamaniere estis ĝis [[1392]] jaro, kiam post morto de [[Agnesa de Habsburgoj]], [[vidvo|vidvino]] post la princo [[Bolko la 2-a Mały]] / '''Bolko II Mały''', la [[Świdnica|Svidna]]-[[Jawor|Javoria]] princlando transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”, al [[Luksemburgia dinastio]]. Ekde [[1526]] Silezio troviĝis sub regado de la [[Habsburgoj]]. Ekde [[1740]] sekve de sileziaj [[milito]]j ĝi troviĝis en [[Prusio]]. Kaj denove revenis al Pollando en [[1945]], post la [[Dua Mondmilito]].
 
==Monumentoj en Legnica==
La nuntempa spac-sistemo de la urbo datiĝas de la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcento. En Legnica oni povas trovi multajn belajn monumentojn, certe la Piast-kastelo staras unuavice, sed krom ĝi indas levi la okulojn al la katedralo de St. Petro kaj Paŭlo, Preĝejo de Sankta Maria, Urbodomoj (malnova kaj nova), turoj kaj aliaj interesaj konstruaĵoj. Ravaj estas la tiel nomataj haringejoj, tio estas haring-standoj kun arkaĵoj alkroĉitaj al la Malnova Urbodomo en la Merkata Placo en Legnica. Rimarkindas pro historiaj kialoj certe la bela baroka preĝejo de St. Johano, kie vi povas viziti la [[Maŭzoleo]]n de pola dinastio de [[Piastoj]].
 
==Verdaĵo en Legnica==
Legnica ankaŭ estas urbo de verdaĵoj, situanta en la Nacia Reto de Sanigaj Polaj Urboj. Je ĉiu paŝo ni renkontos ĉi tie belajn verdajn areojn, kiuj ne nur plibonigas vivkondiĉojn, sed ankaŭ emfazas kaj plibonigas la bildon kaj belecon de la Malnovurba Kvartalo. La plej mirinda verda loko por ripozi en Legnica estas la urboparko situanta en la urbocentro kaj enhavanta la [[Palmejo]]n / [[Oranĝerio]]n. Fontanoj ankaŭ aldonas ĉarmon al Legnica. La urba parko estas loko de aktiva ripozo.
 
==Esperanto-movado==
20 980

redaktoj