Jovenel Moïse: Malsamoj inter versioj
haitia entreprenisto kaj politikisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova paĝo pri la murdita politikisto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:34, 9 jul. 2021
Jovenel Moïse, prononco ĴOV-nel Mo-IZ, [ˈʒɔvənɛl mɔˈiːz], (naskiĝis la 26-an de junio, 1968 - mortis la 7-an de julio, 2021) estis haitia entreprenisto kaj politikisto. Li estis prezidanto de Haitio ekde 2017 ĝis sia murdo en 2021.
Moïse estis ĵurkonfirmita kiel prezidanto en februaro 2017 post sia elektovenkado je la dudeka de novembro 2016.[1] En 2019, politika agitado kaj popolaj alvokoj al lia eksiĝo fariĝis krizo.[2][3] Frumatene de la sepa de julio 2021, Moïse estis murdita, kaj lia edzino Martine estis grave vundita dum atako kontraŭ ilia privata loĝejo en Petionvillo, antaŭurbo de Portoprinco, kiu estas la ĉefurbo de Haitio.[4] Claude Joseph, la provizora ĉefministro, ekregis la landon post la murdo de Moïse.
Referencoj
- ↑ Brice, Makini, "Entreprenisto Moïse gajnas haitian elekton en unua raŭndo — provizoraj rezultoj (Businessman Moise wins Haiti election in first round – provisional results)", Reuters, la dudek-naŭa de novembro 2016. Kontrolita 2021-07-09. (angle)
- ↑ Padgett, Tim, "Fuŝaĵo pri Moïse: Haitia politika alfrontiĝo — kaj homara krizo — verŝajne ne baldaŭ finiĝos (Moïse Mess: Haiti’s Political Standoff – and Humanitarian Crisis – Won’t Likely End Soon)", la NPR-stacio WLRN, ĉe Miamo, la sepa de oktobro 2016. Kontrolita 2021-07-09. (angle)
- ↑ "Miloj amasiĝas en Haitio kontraŭ la prezidanto Moïse (Thousands rally in Haiti against President Moïse)", la gazeto Miami Herald, la oka de oktobro 2019. Kontrolita 2021-07-09. (angle)
- ↑ Bien Eugene, Ody, "La ĉefministro Claude Joseph konfirmas, ke la prezidanto Jovenel Moïse estas mortige vundita en armita atako (Le président Jovenel Moïse blessé mortellement lors d'une attaque armée, confirme le PM Claude Joseph)", la gazeto Juno7, la naŭa de julio 2021. Kontrolita 2021-07-09. (france)