Norma lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
 
Linio 1:
[[Dosiero:Duden.jpg|eta|Vortaro DUDEN, akceptita kiel la oficiala fonto por la gramatiko, literumo kaj vortprovizo de la normgermana en Germanio.]]
'''Norma lingvo''', '''normlingvo''' (ankaŭ '''norma dialekto''' aŭ '''normigita dialekto''') estas difinita [[lingvovario|vario]] de [[lingvo]], akceptata kiel ĝusta kaj plej taŭga por uzo, kaj de la respondeca establo kaj de la publiko, inkluzive de tiuj, kiuj ne parolas aŭ verkas ĝin. Post tiu decido pri akcepto de tiu vario de la lingvo per la establo, tiam ĝi ricevas leĝan aŭ preskaŭleĝan [[Statuso|statusonstatuso]]n. Ĉar ĝi estas kutime la formo subtenata de la [[lernejo]]j kaj [[amaskomunikilo]]j, ĝin la lingvanoj ofte konsideras iamaniere pli "ĝusta" ol aliaj varioj. Do tiel estas formo de [[fermitcikla regilo]] pri la akcepto de tiu vario de la lingvo. Kelkaj normaj lingvoj estas [[konstruita lingvo|konstruitaj lingvoj]], kiuj fontas el malsamaj dialektoj.
 
La norma lingvo estas konsiderata pli [[Prestiĝo (lingvistiko)|prestiĝa]], pro kaj por la fakto ke ĝi estas uzata por oficialaj celoj kiel kompili [[Literaturo|literaturon]] aŭ [[Administracio|administrajn]] formojn kaj la [[Klerulo|kleraj tavoloj]] de la loĝantaro supozas regi ĝin. Ĝi karakteriziĝas per la ekzisto de unuformaj reguloj pri [[gramatiko]], [[literumado]] kaj [[prononco]] kaj ĝi estas antaŭ ĉio [[skribita lingvo]], kontraste al [[Parolata lingvo|parolataj versioj]] de ĉiu lingvo, kiuj spontanee disvolviĝas inter la homoj kaj havas tre diversan enhavon kaj malordon en ĉi tiuj aspektoj. Normaj lingvoj estas ĉiam produkto de [[lingvoplanado]], kaj kutime estas daŭre kontrolataj de oficialaj instancoj, kiuj estas konfiditaj al ĝi, kiel la [[Franca Akademio]]; Ĝia [[vortprovizo]] kaj gramatiko estas publikigitaj en prestiĝaj [[Vortaro|vortaroj]], kiel ekzemple la [[Duden|Germana Duden-Vortaro]], kaj per ĉiutaga komunikado estas transdonitaj al studentoj en la [[eduka sistemo]] kaj per la kosumado de la amaskomunikiloj. Ankaŭ, kiel multaj fakuloj rimarkis, la koncepto mem de "norma lingvo" ĉiam esprimis [[Ideologio|ideologion]] pli ol ĝi estis donita [[realaĵo]], ĉar ĉiam estas streĉo inter la parolataj kaj ĉiutagaj formoj efektive prenitaj kaj la formala versio. Nur [[morta lingvo]] povas esti tute norma.