František Jakubec (esperantisto): Malsamoj inter versioj

ĉeĥa esperantisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''František Jakubec''' (naskiĝis 1894 – mortis la 23-an de marto 1968 en Brno) estis ĉeĥa esperantisto, konata precipe kiel edzo de esperanta latva poetino Milda Jakubcová, al kiu li edziĝis decembre 1932. Dum 40 jaroj li aktivis en la movado, gvidante kursojn kaj tradukante al Esperanto kaj el Esperanto. En la kvartalo Brno-Židenice li aranĝis du belajn Esperanto-ekspoziciojn. Kiel bona gitarludisto kun agrabla voĉo li ofte vigligis klu..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:28, 11 jul. 2021

František Jakubec (naskiĝis 1894 – mortis la 23-an de marto 1968 en Brno) estis ĉeĥa esperantisto, konata precipe kiel edzo de esperanta latva poetino Milda Jakubcová, al kiu li edziĝis decembre 1932.

Dum 40 jaroj li aktivis en la movado, gvidante kursojn kaj tradukante al Esperanto kaj el Esperanto. En la kvartalo Brno-Židenice li aranĝis du belajn Esperanto-ekspoziciojn. Kiel bona gitarludisto kun agrabla voĉo li ofte vigligis klubajn vesperojn.

Verkoj

  • Al samideanino Anna Novotná (1948, poemo)
  • Bratislava, urbo bela (1949, poemo)
  • Al Anna Maria Mündel (1949, poemo)
  • Al la 21-a de junio 1949 (poemo)
  • Al la verda reĝino dum brnoa kongreso 1950 (poemo)
  • Al mia sole amata Animeto (1950, poemo)
  • Trio el Židenice (1950 – sceneto por tri geknaboj)
  • Via portreto (1950, poemo pri japano, kies foton liveris poŝto en ĉefita stato)
  • Al fino de la jaro 1951 (poemo)
  • Jen homo! (1952 – poemo pri fihomo, kiu al malsana knabino sendis pornografiajn fotojn)
  • Wera (1952, poemo)
  • Milda – Wera (poemo nedatita)
  • Tamen (1952, poemo)
  • Mia senkulpigo (1952, poemo)
  • Kredu al mi! (1952, poemo)
  • Sensenca traktato pri ĉio ebla (1952, eseo)
  • Al la 23-a de majo 1960 (poemo)
  • Tri musketistoj de nia Verda Kolonio (1962, rakonto)
  • Rakonto de Verda Kolonio (1963)
  • Virina sekcio en Verda Kolonio (1965-01, bulgara eldono de Paco)
  • Esperanto rolas kiel edz-peranto (1965-07, hunga eldono de Paco)
  • Io pri versfarado (eseo)
  • Kelkio pri versfarado (eseo)

Tradukoj

  • Karel Hašler: Filo de Juro (Juro = Georgo, kanto)
  • Jaroslav Žák: Studentoj kaj profesoroj (ĉapitro pri distra profesoro de matematiko, fragmento el bonhumora romano)