Xi Jinping: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tegel (diskuto | kontribuoj) e Forigis redaktojn de 45.132.154.121 (diskuto); restarigis al la lasta versio de SomeyaMako Etikedo: Amasmalfaro |
Yehadut (diskuto | kontribuoj) Tute reverkis |
||
Linio 1:
'''Xi''' '''Jinping''' (pinjine) aŭ '''Ŝji Ĝinping''' (esperante) (simpligita ĉina: {{lang|zh-Hans|习近平}}; tradicia ĉina: {{lang|zh-Hant|習近平}}; [ɕǐ tɕîn pʰǐŋ]) (naskiĝinte la 15an de junio 1953 en [[Pekino]]<ref name="BBC">{{en}} [http://www.bbc.co.uk/news/world-asia-pacific-11551399 "Profile: Xi Jinping - China's next leader?"], BBC, 14 februaro 2012</ref>) estas ĉina politikisto, kiu estis [[Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio|Ĝenerala Sekretario]] de la [[Komunista Partio de Ĉinio|Komunista Partio de Ĉinio]] (KPĈ) kaj [[Komisionestro de la Centra Milita Komisiono de la Ĉina Komunista Partio|Komisionestro]] de la [[Centra Milita Komisiono (Ĉinio)|Centra Milita Komisiono]] (CMK) ekde 2012, kaj Prezidanto de la [[Ĉinio|Popola Respubliko Ĉinio]] (PRĈ) ekde 2013. Xi estis la [[Supra Gvidanto de Ĉinio|Supra Gvidanto de Ĉinio]], la plej eminenta politika gvidanto en Ĉinio, ekde 2012.{{Informkesto homo}}
La filo de ĉina komunista veterano [[Xi Zhongxun]] (Ŝji Ĝongŝjun), oni forpelis tiun dum adoleskeco al kampara [[Yanchuan Gubernio|Yanchuan (Janĉŭan) Gubernio]] post la elpurigo de ties patro dum la [[Kultura Revolucio]], kaj Xi loĝis en kaverno en la vilaĝo de Liangjiahe (Ljangĝjahe), kie tiu aliĝis al la KPĈ kaj laboris en la posteno de partia sekretario. Xi studis [[Kemia inĝenierarto|kemian inĝenierarton]] ĉe [[Tsinghua Universitato|Tsinghua (Ĉinghŭa) Universitato]] kiel "[[Laborista-Kamparana-Soldata studento]]". Xi altrangiĝis politike en marbordaj provincoj de Ĉinio. Xi estis Guberniestro de [[Fuĝjano|Fujian (Fuĝjano)]] de 1999 ĝis 2002, kaj poste estis Guberniestro kaj [[Partia Komitato Sekretario|Partia Sekretario]] de la najbara [[Ĝeĝjango|Zhejiang (Ĝeĝjango)]] de 2002 ĝis 2007. Post kiam oni eksigis la Partian Sekretarion de Shanghai (Ŝanhajo) [[Chen Liangyu|Chen Liangyu (Ĉen Ljangju)]], Xi anstataŭis tiun dum mallonga tempo en 2007, kaj poste aliĝis al la Konstanta Komitato de la [[Politburoo]] kaj estis la unua sekretario de la [[Sekretariejo de Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio|Centra Sekretariejo]] en oktobro 2007. En 2008 Xi fariĝis la supozata [[Heredo de potenco en la Popola Respubliko de Ĉinio|posteulo]] de [[Hu Jintao|Hu Jintao (Hu Ĝintaŭ)]] en la posteno de Supra Gvidanto. Pri tiu celo, Xi fariĝis [[Vicprezidento de Popola Respubliko Ĉinio|Vicprezidento de la Popola Respubliko Ĉinio]] kaj [[Kutimaĉa Prezidento de la Centra Militista Komisiono|Vickomisionestro de la Centra Milita Komisiono]]. Xi oficiale ricevis la titolon de "[[gvidantara kerno]]" de la KPĈ en 2016. Xi ankaŭ estis membro de la 17a, 18a, 19a [[Ĉiama Komitato de Politika Buroo de Komunista Partio de Ĉinio|Konstanta Komitato de la Politburo de KPĈ]] ekde 2007. En 2018, Xi aboliciis limojn de mandato de prezidento.
Xi estas la unua [[Gvidanto de la ĉina Komunista Partio|Ĝenerala Sekretario]], kiu naskiĝis post la [[Proklamado de la Popola Respubliko de Ĉinio|establo]] de la Popola Respubliko Ĉinio.
== Referencoj ==
|