Naciismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 121:
Tiuspecaj naciismaj partioj kaj naciismaj politikistoj kutime tre aprezas naciajn simbolojn kiel ekzemple la nacian flagon.
 
Naciistoj evidente havas pozitivan sintenon pri sia propra nacio, kvankam tio ne estas difinanta trajto de la naciismo. La emocia altiro de la naciismo videblas eĉ en establitaj kaj stabilaj naciaj ŝtatoj. La socia psikologio de nacioj inkluzivas nacian identecon (la sento de individuo aparteni al grupo) kaj nacian fieron (sinidentigon kun la sukceso de la grupo). Nacia fiero rilatas al la kultura influo de la nacio kaj al ĝia ekonomia kaj politika forto – kvankam ili estas eble troigataj ĉe tio. Sed la plej grava faktoro estas la kundividataj emocioj: la ''[[Naciismo kaj sporto|sporta naciismo]]'' inkluzivas la dividatan seniluziiĝon, kiam la nacia teamo malvenkas.
 
La emocioj povas esti pure negativaj: kundividata sento de minacateco povas unuigi la nacion. Sed dramoplenaj eventoj kiel milita malvenko povas kvalite efiki al la nacia identeco kaj al sintenoj pri ne samnaciaj grupoj. La malvenko de Germanio en la [[Unua mondmilito]] kaj la kredata humiliĝo pro la [[Traktato de Versajlo]], la ekonomia krizo kaj la hiperinflacio, kreis klimaton favoran al [[ksenofobio]], [[revenĝismo]] kaj la fortiĝo de la [[NSDAP|naziismo]]. La solida burĝa patriotismo de la jaroj antaŭ 1914, kun imperiestro kiel nacia patro-figuro, ĉesis esti aktuala.