Lanceloto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 16:
Multaj kavaliroj konsciis ke Lanceloto kaj Ginevra havis am-rilatojn. [[Agravain]] kaj [[Mordred]] malkaŝis tion al Arturo, kaj Lanceloto fuĝis el la kortego de Arturo. Senentuziasme Arturo kondamnis Ginevran esti ŝtiparumota. Konsciante ke Lanceloto klopodus savi ŝin, li sendis multajn kavalirojn por defendi la ŝtiparon, kvankam [[Gawain]] rifuzis partopreni. Lanceloto kaj siaj sekvantoj alvenis, batalis kontraŭ la kavaliroj kaj forprenis Ginevran. Dum la batalo mortis [[Gaheris]] kaj [[Gareth]], la fratoj de Gawain, kiuj senentuziasme kaj senkirase partoprenis la defendon de la ŝtiparo. Pro tio Gawain tiom koleris ke li devigis Arturon invadi Francion kie situis la bienoj de Lanceloto. Dume Ginevra restis en Anglio, kaj Arturo konfidis ŝin al la protekto de Mordred. Tiu, tamen, komplotis kapti la anglan tronon kaj edziĝi al Ginevra. Iuj verkistoj diris, ke ŝi konsentis; aliaj, ke ŝi fuĝis al monaĥinejo. Aŭdinte raportojn de la perfido de Mordred, Arturo revenis en Anglion. Dum la lukto Gawain mortige vundiĝis: mortonte, li skribis al Lanceloto por peti kaj pardonon kaj lian subtenon por la lukto kontraŭ Mordred, sed Lanceloto alvenis tro malfrue por savi la vivon de Arturo. Post fina renkonto kun Ginevra, Lanceloto sin retiris al ermitejo kie li pente pasis la reston de sia vivo.
 
[[Kategorio:Roluloj de la Artura literaturo]]
[[Kategorio:Fikciaj nobeloj]]
[[Kategorio:Mitaj roluloj]]