La moralo de sinjorino Dulska: Malsamoj inter versioj

dramo de Gabriela Zapolska
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Moralność pani Dulskiej"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:32, 16 jul. 2021

La moralo de sinjorino Dulska (pole Moralność pani Dulskiej) dramo de Gabriela Zapolska, kies antaŭpremiero okazis en 1906 en Krakovo. Libroforme eldonita en Varsovio en 1907. Unu el la plej gravaj verkoj de la aŭtorino.

Ĝi estas la unua parto de la serio "La moralo de sinjorino Dulska", kun la sekvaj partoj: "Sinjorino Dulska antaŭ tribunalo" kaj "La morto de Felicjan Dulski".

Personoj de la dramo

  • Aniela Dulska – la titola sinjorino Dulska,
  • Felico (Felicjan) Dulski – la edzo de Dulska,
  • Zbyszko – la filo de Dulski amindumanta kun Hanka,
  • Hesia kaj Mela – la filinoj de Aniela kaj Felico,
  • Hanka – servistino en la domo de Dulski,
  • Juliasiewiczowa – konsilistino, parencino de Dulska,
  • Tadrachowa – la baptopatrino de Hanka.

Origino

La moralo de sinjorino Dulska kreiĝis dum dek kelkaj tagoj inter oktobro kaj novembro 1906. La premiero okazis en decembro en la Urba Teatro en Krakovo.

La edzo de Zapolska proponis la ideon por la verko. Oni supozis, ke serĉante rolmodelojn, Zapolska estis influita de sia redakcia kolego, Leopold Szenderowicz, kiu sugestis al la verkistino la figuron de sia domposedantino Gołąbowa kaj ŝia familio.

La prototipo de Aniela Dulska estas malprogresema loĝantino de Lvovo, sinjorino Gołąbowa. La nomo de la ĉefrolulino asociiĝas ankaŭ kun lvova virino nomata Czesława Dulska, kiu, responde al enketo publikigita en 1905 de la populara urba ĉiutaga gazeto Nova Epoko, priskribis sian sistemon de dommastrumado, bazitan sur egoismo, avaro kaj ekspluatado de servistino.

La historio de la plej aĝa filo de Dulski, Zbyszek, havas sian fonton en la enamiĝo de la filo de gesinjoroj Pertak, la amikoj de la edzo de la verkisto loĝantaj en Stanisławów. La junulo havis amrilaton – kun la konsento de sia patrino kaj de la tuta familio – kun la servistino.

Tempo kaj loko de la intrigo

La historio okazas komence de la 20-a jarcento en Lvovo (aŭ en Krakovo – depende de la adapto), en la salono de la familio Dulski. En didaskalioj la aŭtorino priskribas la internon: Tapiŝoj, solidaj mebloj…Abundokornoj, postiĉaj palmoj, brodita landŝafto sub la vitro… bela servicoŝranko el mahagona ligno kaj empira ekranego. Lampo kun ŝirmilo el sorbopapero, tabletoj, kaj sur la tabletoj – fotoj". La teatraĵo ankaŭ estas enscenigata kun la krakov-stila interno.

Problemoj en la dramo

La verko de Zapolska estas tragedifarso, do kombinaĵo de komediaj kaj tragediaj elementoj. La ĉefa rolulino – Aniela Dulska – estas hipokrita, duvizaĝa, falsa, avida, nekapabla montri bonkorecon, kaj malestimas malriĉajn, malfortajn kaj sentemajn homojn. Ĉion, kion ŝi faras, estas por elmontri. Ŝia sinteno, pole nomata dulszczyzna, prezentas ŝajnan moralon, vivon en hipokriteco kaj mensogo. Ŝi fermas la okulojn al la amafero de sia filo kun Hanka, por ke li ne vizitadu nokte drinkejojn (fakte Dulska ne povas imagi la geedzecon de Zbyszek kun Hanka, ŝi konsiderus ĝin malhonoro al sia familio). Problemo venas kiam Hanka gravediĝas.

Filmigoj

La teatraĵo de Gabriela Zapolska estis prezentita ne nur sur la scenejoj de teatroj, sed ankaŭ adaptita al filmaj celoj. En 1930, ĝi estis la bazo por la unua filmo reĝisorita de Bolesław Newolin. Ĝi estis la unua sonfilmo en Pollando. Poste, la teatraĵo estis adaptita kvin fojojn por la bezonoj de la Televida Teatro en 1968, 1970, 1992, 2006 kaj 2013.

En 1975 aperis filmo sub la titolo Dulscy, reĝisorita de Jan Rybkowski, uzanta elementojn de ĉi tiu teatraĵo. Fadenoj el La moralo de sinjorino Dulska ankaŭ estis uzataj en la serio Tra la jaroj, tra la paso de la tagoj de Andrzej Wajda (epizodo 7, "Krakovo 1907"). La 2-an de oktobro 2015 okazis la premiero de la filmo Sinjorinoj Dulski, reĝisorita de Filip Bajon, kun Krystyna Janda, Katarzyna Figura kaj Maja Ostaszewska en la ĉefaj roloj. Ĝi estas daŭrigo de la dramfadenoj, okazanta en 1954 kaj 1994.

Referencoj