Nickelodeon: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Dum sia historio, Nickelodeon enkondukis plurajn fratajn kanalojn kaj temajn programajn blokojn. La 4-an de januaro 1988 Nickelodeon lanĉis ''Nick Jr.'', matena labortaga bloko direktita al antaŭlernejaj infanoj. La 11-an de aŭgusto 1991, la reto lanĉis alian ĉefan markon, la ''Nicktoons'': originalaj [[animaciaj filmoj]] kreitaj specife por la reto. La marko Nicktoons enkondukis sian propran fratan kanalon, lanĉitan en 2002. En 1999, Nickelodeon partneriĝis kun ''Sesame Workshop'' (infaneduka senprofita organizaĵo konata inter alie pro la produktado de la eduka serio [[Sezamostrato]]) por krei ''Noggin'', eduka marko konsistanta el kabla kanalo kaj interaga retejo. Du blokoj direktitaj al adoleska publiko, ''TEENick'' (antaŭe ĉe Nickelodeon) kaj ''The N'' (antaŭe ĉe Noggin), estis kunfanditaj en memstaran kanalon, ''TeenNick'', en 2009.
 
En septembro 2018, la kanalo spekteblis en iom pli ol 87 milionoj da hejmoj en [[Usono]], kaj aldoniĝas multaj pliaj en aliaj landoj: Estas ĉirkaŭ 30 branĉoj de Nickelodeon tutmonde, inkluzive ekzemple en [[Germanio]] ekde 2005 kaj en [[Aŭstrio]] ekde 2006.
 
== Eksteraj ligiloj ==