Eŭropa Unio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 421:
Eŭropa Unio havas sep ĉefajn instituciojn, ĉiu el kiuj ludas specifan rolon.
; [[Eŭropa Komisiono]] : [[Dosiero:(Ursula von der Leyen) 2019.07.16. Ursula von der Leyen presents her vision to MEPs 2 (cropped).jpg|eta|[[Ursula von der Leyen]], la prezidanto de la [[Eŭropa Komisiono]]]] Ĝi konsistas el unu eŭropa komisaro po ​membroŝtato, do 27 komisaroj. Ĉi tiuj estas proponitaj de la ŝtatestroj aŭ registarestroj de la membroŝtatoj kunvenantaj ene de la Eŭropa Konsilio, kaj aprobitaj de la Eŭropa Parlamento. La ĉefa funkcio de la Eŭropa Komisiono estas proponi kaj efektivigi komunumajn politikojn. ''"Gardanto de la traktatoj"'', ĝi certigas ilian aplikadon kaj ĝuas, pro ĝia centra rolo de garantianto de la "ĝenerala intereso" de EU, kvazaŭ-monopolon de la rajto de [[leĝdona iniciato]] en la kampo de la ekskluzivaj kompetentecoj de la Unio, kiel la [[dogana unio]], la konservado de la biologiaj resursoj de la maro, la interna merkato, la [[Eŭro|sola valuto]]. Sine de politikaj sistemoj, la Eŭropa Komisiono havas la originalecon reprezenti "la ĝeneralan intereson", kvankam ĝi estiĝas el la Eŭropa Parlamento, elektita per universala voĉdonado. [[Premgrupo]]j, kiuj reprezentas sektorajn publikajn aŭ privatajn interesojn, ludas gravan rolon en la decida procezo. Kvankam la rolo de la Komisiono havas similecojn kun tiu de naciaj registaroj, ĝi ja malsamas. La Komisiono agas sendepende de la registaroj de la membroŝtatoj. Eŭropaj komisaroj ofte estas politikaj personoj, kiuj, dum la daŭro de unu eŭropa mandato aŭ du, forlasas sian nacian scenon kaj poste revenas al ĝi<ref>Simon Hix, ''The political system of the European Union'', Basingstoke, MacMillan, 1999, p.5</ref>. Krome la buĝeto de la Komisiono dependas de la membroŝtatoj. La Komisiono respondecas antaŭ la Eŭropa Parlamento, kiu povas cenzuri ĝin, sed ekskluzive pri ĝia administrado, kaj per voĉdono de du trionoj de la Parlamento, kiu distingas ĉi tiun "regopovon" de tiu kutime observata en parlamentaj reĝimoj. La Komisiona kunhavas la plenumajn kaj leĝdonajn potencojn kun la Konsilio de la Eŭropa Unio. Ĝia mandato daŭras kvin jarojn, ĝia sidejo estas en [[Bruselo]].
; [[Eŭropa Parlamento]] : [[Dosiero:David Maria Sassoli.jpg|eta|[[David Sassoli]], la [[prezidanto de la [[Eŭropa Parlamento]]]] Balote elektata por 5 jaroj de la popolo de EU per proporcia rekta [[universala voĉdonado]], ĝi nombras 705 [[Eŭropdeputito|eŭropdeputitojn]]. Ĝi situas en [[Strasburgo]] por la plenaj kunsidoj, [[Bruselo]] por la komisionoj kaj aldonaj kusidoj, kaj [[Luksemburgo]] por la sekretariejo. Ĝi ne havas la leĝdonan iniciaton, super kiu la Eŭropa Komisiono havas monopolon. Kvankam la Parlamento estas la "ĉefa" institucio de Eŭropa Unio (ĝi estas menciita unue en la traktatoj kaj havas ceremonian prioritaton super ĉiuj aliaj eŭropaj aŭtoritatoj<ref>[https://www.europarl.europa.eu/sides/getDoc.do?pubRef=-//EP//TEXT+IM-PRESS+20060728FCS09980+0+DOC+XML+V0//FR La procedura servo de la EP] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Fwww.europarl.europa.eu%2Fsides%2FgetDoc.do%3FpubRef%3D-%2F%2FEP%2F%2FTEXT%2BIM-PRESS%2B20060728FCS09980%2B0%2BDOC%2BXML%2BV0%2F%2FFR arkivo]) Eŭropa Parlamento, 25-a de aŭgusto 2006</ref>), la Konsilio de Eŭropa Unio havas pli grandajn leĝdonajn povojn ol ĝi ĉar ĝi ankaŭ adoptas leĝojn en la limigita kadro de la speciala leĝdona procedo. Ekde la [[Lisbona Traktato]], la ordinara leĝdona proceduro, kiu metas la Konsilion (reprezentante la membroŝtatojn) kaj la Eŭropan Parlamenton (reprezentante la loĝantaron) sur egalan bazon por la adopto de eŭropa normo, fariĝis la leĝdona proceduro por la komuna juro<ref>Artikolo 289 de la TFEU</ref>. Tiel, la kampoj, en kiuj ĉi tio ne validas, estas plejparte malplimultaj (kio ne signifas, ke ili estas marĝenaj: la Eŭropa Parlamento estas tiel plejparte ekskludita de la Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko). La Parlamento ankaŭ regas la elspezan flankon (sed ne la enspezan flankon) de la eŭropa buĝeto<ref>[http://www.europarl.europa.eu/parliament/public/staticDisplay.do?id=46&pageRank=1&language=FR La Parlamento, ties potencoj kaj proceduroj] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Fwww.europarl.europa.eu%2Fparliament%2Fpublic%2FstaticDisplay.do%3Fid%3D46%26pageRank%3D1%26language%3DFR arkivo]) Eŭropa Parlamento, 5-a de julio 2008</ref>.
; [[Konsilio de la Eŭropa Unio]] : Ankaŭ nomita ''Konsilio de la Ministroj de Eŭropa Unio'', ĝi konsistas el estraranoj (ministroj) de la membroŝtatoj, kiuj kunvenas laŭ fakaj temoj. Ĝi estas plenuma, sed ankaŭ leĝdona, institucia organo de EU, kiu decidas pri leĝdonaj kaj buĝetaj aktoj. La Konsilio de Eŭropala Unio estas prezidentata laŭvice de la ministro pri eksterlandaj aferoj de ĉiu membroŝtato dum ses monatoj. Ekde la subskribo de la [[Traktato de Romo]], la Konsilio respondecas pri kunordigado de la ekonomiaj politikoj de la membroŝtatoj. Ĝi ellaboras la buĝetan projekton kun la Parlamento kaj adoptas ĝin kun ties konsento, sed sole decidas pri la enspezoj. En monaj aferoj, ĝi starigas la ĝeneralajn gvidliniojn por la kurza reĝimo sen parlamenta interveno (mona politiko ne estas unu el la areoj submetitaj al kundecido). La nombro de voĉdonoj en iu lando pli-malpli funkcias laŭ sia demografia pezo, sed por gravaj decidoj, la [[Traktato de Nico]], poste [[Traktato de Lisbono|tiu de Lisbono]], starigis novajn voĉdonajn regulojn<ref>[https://eur-lex.europa.eu/legal-content/FR/TXT/?uri=LEGISSUM:xy0016 Nova sojlo por kvalifikita plimulto] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Feuropa.eu%2Flegislation_summaries%2Finstitutional_affairs%2Ftreaties%2Fnice_treaty%2Fnice_treaty_council_fr.htm arkivo]) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono, 2007</ref>, precipe la bezonon havi kvalifikitan plimulton favore al la antaŭvidita decido. Kvalifikita plimulto estas atingata se ĝi "kunigas almenaŭ 55% de la membroŝtatoj reprezentantaj almenaŭ 65% de la loĝantaro de Eŭropa Unio"<ref>[https://eur-lex.europa.eu/legal-content/FR/TXT/?uri=LEGISSUM:ai0008 Nova difino de la kvalifikita plimulto] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Feuropa.eu%2Flegislation_summaries%2Finstitutional_affairs%2Ftreaties%2Flisbon_treaty%2Fai0008_fr.htm arkivo]), ĉe la retejo de la Jura portalo de Eŭropa Unio</ref>. Kiam la Konsilio ne agas laŭ propono de la Komisiono, la kvalifikita plimulto devas tiam atingi "almenaŭ 72% de la membroŝtatoj reprezentantaj almenaŭ 65% de la loĝantaro"<ref>[https://eur-lex.europa.eu/legal-content/FR/TXT/?uri=LEGISSUM:ai0008 Nova difino de la voĉdonado laŭ kvalifikita plimulto] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Feuropa.eu%2Flegislation_summaries%2Finstitutional_affairs%2Ftreaties%2Flisbon_treaty%2Fai0008_fr.htm arkivo]) ĉe la oficila retejo de Eŭropa Unio</ref>. Ĝi kunhavas sian kompetentecon pri kampoj submetitaj al la ordinara leĝdona proceduro kun la Eŭropa Parlamento, kun kiu ĝi formas dupartan parlamenton. Tiel la Konsilio de la Eŭropa Unio reprezentas la registarojn de la membroŝtatoj dum la Eŭropa Parlamento reprezentas la civitanojn de la membroŝtatoj.
; [[Eŭropa Konsilio]] : [[Dosiero:Charles Michel (politician).jpg|eta|[[Charles Michel]], la prezidanto de la [[Eŭropa Konsilio]]]] Ĝi konsistas el kunigo de la registarestroj de la membroŝtatoj (escepte por Francio, Kipro, Litovio kaj Rumanio, kiujn reprezentas la ŝtatestro), sub la superrigardo de prezidanto elektata por 30 monatoj, kies tasko estas faciligi la aperon de kompromiso. Almenaŭ kvar pintkunvenoj de la Eŭropa Konsilio okazas ĉiujare, inkluzive du en julio kaj decembro, ĉe la fino de ĉiu rotacia Prezidanteco de la [[Konsilio de la Eŭropa Unio|Konsilio de Ministroj]]. La celo de ĉi tiuj pintkunvenoj inter la ekzekutivaj potencoj de la membroŝtatoj estas difini la ĉefajn liniojn de la Eŭropunia politiko, ĉefe en la areo de eksterlanda politiko. Ili ankaŭ estas uzataj ĉiun kvinan jaron por la nomumo, per kvalifikita plimulto, de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, decido tiam validigita per voĉdono de la Eŭropa Parlamento. Ĝi ne konfuzendas kun la [[Konsilio de Eŭropo]], internacia organizo sidanta en Strasburgo.