Katakrezo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "La '''katakrezo'''<ref>{{citaĵo el la reto | url = https://vortaro.net/#katakrezo_kd | titolo = katakrez/o | verko = Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 | lingvo = eo}}</ref> estas vortfiguro, kies uzo iĝis tiel ofta, ke la origine propra senco estas preskaŭ nesentebla. Katakrezo estas parto de la procezo de ''leksikiĝo'': sufiĉe ofta katakreza senco ofte menciiĝas en vortaro, kiel unu el pluraj sencoj de vorto. == Ekzemploj == Jen ekzemploj de..." |
(Neniu diferenco)
|
Nuna versio ekde 16:08, 19 jul. 2021
La katakrezo[1] estas vortfiguro, kies uzo iĝis tiel ofta, ke la origine propra senco estas preskaŭ nesentebla. Katakrezo estas parto de la procezo de leksikiĝo: sufiĉe ofta katakreza senco ofte menciiĝas en vortaro, kiel unu el pluraj sencoj de vorto.
Ekzemploj redakti
Jen ekzemploj de katakrezo en Esperanto:
- plumo en la senco de skribilo
- piedo de tablo
- folio de papero
- dento de dentrado
Katakrezo ekzistas en diversaj lingvoj. Jen kelkaj ekzemploj en aliaj lingvoj:
- en la franca lingvo, à cheval sur — laŭvorte, ĉevale sur — signifas “(sidi aŭ esti) ambaŭflanke de”.
- en la germana lingvo, Flussbett — laŭvorte, riverlito — signifas la fluejon de rivero.
Etimologio redakti
La termino katakrezo devenas de la helena termino κᾰτᾰ́χρησῐς katáĥrēsis, el κᾰτᾰ́ katá “kontraŭ, sub” kaj χρῆσῐς ĥrêsis “uzo”.