Anakoluto: Malsamoj inter versioj
Kreis novan paĝon kun "En retoriko, la '''anakoluto'''<ref name="PIV">{{citaĵo el la reto | url = https://vortaro.net/#anakoluto_kd | titolo = anakolut/o | lingvo = eo | verko = Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 }}</ref> estas subita rompo de gramatika strukturo, ŝanĝo de unu sintakso al alia. == Uzoj == La anakoluto estas, en prozo, ofte rigardata kiel gramatika aŭ stila eraro. Tamen, ĝi estas kelkfoje uzata en poezio por la subita, rompa efiko kaj pro metriko. ==..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:51, 20 jul. 2021
En retoriko, la anakoluto[1] estas subita rompo de gramatika strukturo, ŝanĝo de unu sintakso al alia.
Uzoj
La anakoluto estas, en prozo, ofte rigardata kiel gramatika aŭ stila eraro. Tamen, ĝi estas kelkfoje uzata en poezio por la subita, rompa efiko kaj pro metriko.
Ekzemploj
La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto citas[1] la jenajn ekzemplojn de anakoluto, el la verkoj de L. L. Zamenhof. La unua ekzemplo estas el Al la Fratoj:
|
La sintakso de la unuaj du propozicioj estas:
- Glora [estas] la celo
- Sankta [estas] l’ afero
La tria ŝajne komenciĝas same:
- La venko [estas? …]
sed la gramatika strukturo ŝanĝiĝas al la ĉi-suba neparalelaĵo:
- baldaŭ ĝi venos;
Jen la dua ekzemplo el PIV:
|
La sintakso de la unua propozicio ŝajne daŭrus kiel
- la proponoj havas la karakteron ne de postulo, [sed de io alia…]
Sed, fakte, ĝia sintakso daŭras tute alimaniere.
Dahlenburg[3] citas alian ekzemplon de anakoluto, en tradukita poezio de Castro Alves:
|
La unuaj du versoj estas jena sintakse:
- morti estas vidi l’ estingiĝon de lumo nin en ŝtorm’ orientanta
aŭ, en pli ordinara vortordo,
- morti estas vidi la estingiĝon de lumo orientanta nin en ŝtormo
La tria verso komenciĝas paralele:
- aŭskulti [estas umi la ion? …]
sed ĝi daŭras jene:
- aŭskulti kondamnito sonorilon,
La infinitivo aŭskulti ne uziĝas kiel subjekto (simile al la unua verso), sed kiel la ĉefverbo, kun subjekto kondamito kaj objekto sonorilon.
Etimologio
La termino anakoluto devenas de la helena vorto ᾰ̓νᾰκόλουθον anakólouthon, kunmetaĵo de ᾰ̓ν- an- “sen” kaj ᾰ̓́κόλουθος ákólouthos “sekva”: tiel, “ekster la ordinara sekvaĵo”.
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 anakolut/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
- ↑ “Al la fratoj”, Fundamenta Krestomatio (esperante).
- ↑ Dahlenburg, Till-Dietrich. Figuroj Retorikaj en Beletro Esperanta (esperante).
- ↑ Castro Alves, Antônio Frederico de. (1959) “Juneco kaj morto”, Elektitaj Poemoj (esperante).