Enalago: Malsamoj inter versioj
Kreis novan paĝon kun "En retoriko, la '''enalago'''<ref>{{citaĵo el la reto | url = https://vortaro.net/#enalago_kd | titolo = enalag/o | verko = Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 | lingvo = eo}}</ref> estas frazfiguro de gramatika nekongruo de tenso, nombro, genro, aŭ persono. == Ekzemploj == Enalago povas esti laŭ gramatika nombro, genro, tenso, aŭ aliaj gramatikaj akordendaĵoj. === Nombra enalago === Ŝekspiro uzas nombran enalagon en ''Henriko la Kvara'': {{citaĵo..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 13:37, 21 jul. 2021
En retoriko, la enalago[1] estas frazfiguro de gramatika nekongruo de tenso, nombro, genro, aŭ persono.
Ekzemploj
Enalago povas esti laŭ gramatika nombro, genro, tenso, aŭ aliaj gramatikaj akordendaĵoj.
Nombra enalago
Ŝekspiro uzas nombran enalagon en Henriko la Kvara:
|
La unua frazo estas negramatika, ĉar la nombro de la subjekto (wars: militoj) ne kongruas kun la verbo (is: estas, singulara). La enalago tamen permesas paralelon inter la du frazoj.
Tensa enalago
Jen ekzemplo de tensa enalago en Jean Racine:
|
La tenso en la unua verso estas la imperfekto (mourais), sed ŝanĝiĝas al la prezenco (meurs) en la tria.
Etimologio
La termino enalago devenas de la helena vorto ἐνᾰλλᾰγή enallagḗ “interŝanĝo, vario”.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Bertin, Christian. Retoriko - stilfiguroj (esperante).