Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

e
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
::Notu ke la maŝino ne ŝlifas angulojn, sed estas ŝlifmaŝino kiu (en sia kutima konstruo) estas mem angula, t.e. kun angulo inter la akso de la motoro kaj la akso de la ŝlifanta rado. Do, "angula ŝlifmaŝino" ja estus pli trafa ol "angulŝlifa maŝino". - [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 14:17, 19 jul. 2021 (UTC)
:{{komento}} Leginte la noton de [[Uzanto:Moldur|Moldur]], mi tuj ŝanĝis mian antaŭan voĉdonon, kie mi erare nomis la nunan titolon bona. Moldur perfekte priskribas la aferon. Mi unue rimarkis nur tion, ke iuj forigus la elementon "angul" el la nomo, volis kontraŭi tion kaj ne bone pensis pri la tuto. La propono de Moldur (''angula ŝlifmaŝino'') estas plene bona, kvankam mi preferetas miajn ''angulŝlifilo, angula ŝlifilo''. La demando, ĉu nomi tiajn aparatojn simple ''iloj'' aŭ ĉu nepre temas pri ''maŝinoj'', estas iom principa-filozofia. Unu fonto de hezitoj pri la nomo estas tio, ke oni povas percepti la vorton ''ŝlifi'' iom diversmaniere: ĉu temas pri glatigo kaj akrigo, ĉu pri erodado. Mi mem uzis tian aparaton ĉefe por tranĉi, dispecigi. En tia funkcio ĝi similas rondan segilon, kiu tamen ne havas dentojn sed tranĉas per eroda substanco. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 08:25, 20 jul. 2021 (UTC)
:{{Por}} [[Elektra ŝlifilo]]. -[[Uzanto:Filozofo|Filozofo]] ([[Uzanto-Diskuto:Filozofo|diskuto]]) 13:23, 23 jul. 2021 (UTC)
:{{komento}} Respode al "filozofia" dubo pri adekvateco de sufikso "-il-": ĝi havas tre vastan aplikeblon, kiu principe kovras iajn ajn tipojn de iloj. Ŝajnas, ke neniu kontraŭas la vortojn "kuracilo" (Fundamenta), "komputilo", "aliĝilo", "identigilo", "(amas)komunikilo" ktp. Jen kelkaj ekzemploj de iloj, kiuj kutime estas maŝinoj: "borilo", "tornilo", "presilo". Amike, -[[Uzanto:Filozofo|Filozofo]] ([[Uzanto-Diskuto:Filozofo|diskuto]]) 13:23, 23 jul. 2021 (UTC)
 
=== [[Krudmaterialo]] --> [[Natura resurso]] ===