Karl Schulze: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
== Esperanto-tradukado ==
En [[1965]], post la oficiala permeso de organizita laboro por Esperanto en [[Germana Demokratia Respubliko]] (GDR), komenciĝis lia tre intensa okupiĝo pri tiu ĉi lingvo. Li vizitis kurson, partoprenis en aranĝoj, prelegis, skribis artikolojn kaj recenzojn, kiuj aperis precipe en la periodaĵo "[[der esperantist]]" kaj la GDR-eldono de "Paco" - de ambaŭ li estis konstanta ĉefa kunlaborintakunlaborinto. Li krome fariĝis membro de la Centra Estraro de la Esperanto-Asocio de GDR kaj aktivis en la loka grupo "Prenzlauer Berg" de Berlino.<ref>"[[der esperantist]]" 3/1983 (119), p. 62.</ref>
 
Sed ĉefe li multe tradukis. Laŭ la eldiroj de lia familio, li uzis sian libertempon ekskluzive por Esperanto. La traduka laboro okupis la plej grandan tempon dum la lastaj dek ok jaroj de lia vivo; unue tio estis mallongaj tekstoj, rakontoj de GDR-verkistoj, sed ankaŭ verkoj de [[Thomas Mann]] kaj [[Bertolt Brecht]]; sekvis kvar romanoj (de [[Bruno Apitz]], [[Bertolt Brecht]], [[Arnold Zweig]] kaj [[Thomas Mann]] – vidu la liston malsupre), kaj, kiel lasta laboro, ambaŭ partoj de [[Faŭsto]] de Johann Wolfgang von [[Goethe]].