Helvetia (personigo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
La modo prezenti la svisan konfederacion en vizaĝo de virina alegorio ekestiĝis en la 17-a jarcento. Tio ĉi anstataŭigis pli fruan konvencion, populara en la 1580-aj jaroj, reprezenti Svislandon kiel virbovo (''Schweizer Stier'').
 
Identigo de la svisanoj kiel "Helvetianoj" fariĝis ofta en la 18-a jarcento, precipe en la franca lingvo. Helvetia aperas en patriota kaj politika artaĵo en la kunteksto de la konstruo de nacia historio kaj identeco en la frua 19-a jarcento, post la disfalo de la Napoleona [[Helveta Respubliko]]. Helvetia aperas sur federaciaj moneroj kaj poŝtmarkoj ekde la fondo de Svislando kiel federacia ŝtato en [[1848]]. Kongrue kun la historia kunteksto, la figuro povas aperi sida en pacema sinteno (rigardu la verdan poŝtmarkon kaj la foliblokon en bildaro) aŭ stare kun armiloj kiel defendmilitema sinteno (rigardu la supran moneron la foliblokon en bildaro).
[[Dosiero:Fünffranken_(cropped).jpg|eta|181x181ra|Svisa kvin-franka monero kun la [[Latina lingvo|latina]] surskribo ''Confoederatio Helvetica''.]]
Notindas ke tradukoj de la termino Helvetia ankoraŭ servas kiel la nomo por Svislando en lingvoj kiel la [[Irlanda lingvo|irlanda]], en kiu la lando estas konata kiel ''Eilvéis'', [[Greka lingvo|greka]], en kiu ĝi estas konata kiel Ελβετία (Elvetia) kaj [[Rumana lingvo|rumana]], en kiu ĝi estas konata kiel Elveția. En la [[Itala lingvo|itala]] ''Elvezia'' estas vidita kiel arkaika, sed la [[laŭloka nomo]] substantiva/adjektivo ''elvetico'' estas uzita ofte kiel sinonimo de ''svizzero''. En la [[Franca lingvo|franca]], svisaj homoj povas esti referencitaj kiel ''Helvètes''. La germana vorto ''Helvetien'' estas uzita tiel kiel sinonimo de ''Schweiz'' kaj havas pli altan poezian valoron. ''Helvetien'' estas ankaŭ pli ofta en Germanio; la germanlingva parolanta svisano uzas simple "Helvetia" aŭ "Helvecia" kiel poeziaj sinonimoj por sia lando.
 
== GalerioBildaro ==
<gallery>
Dosiero:Geneve jardin Anglais 2011-09-13 13 50 00 PICT4755.JPG|Helvetia (dekstre) kun "Geneva" (monumento en [[Ĝenevo]]).
Linio 19:
Dosiero:Stamp Switzerland 1881 25c.jpg|Helvetia sur 25-centima svisa afranka poŝtmarko, 1881.
Dosiero:Stamp Switzerland 1910 10c tb pair.jpg|La [[Svisa poŝtmarko|svisaj poŝtmarkoj]] portas la indikon "Helvetia" por indiki [[Svislando]]n.
Dosiero:Helvetia-sidita.jpg|thumb|Helvetia sida kaj pacema en folibloko (poŝtmarkaro) kie ŝi aperas en malnovaj poŝtmarko kaj monero kaj en skulptaĵo en kadro.
</gallery>