Esperantigo de vortoj el ĉina fonto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Paculo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
e →‎Sistemo de El Popola Ĉinio: pinjino ne havas uei/iou/uen sed mallongigas ui/iu/un
Linio 2:
 
==Pinjino==
{{Ĉefartikolo|Pinjino}}Ĉina fonetiko estas relative diskreta kaj havas limigitan nombron de eblaj variantoj de silaboj. Pro tio eblas transskribi ĝin per relative malgranda nombro de literoj. La nuntempe plej internacie uzata transskriba sistemo de la ĉina estas [[pinjino]]. '''[[Ĉina Radio Internacia]]''' principe uzas pinjinon en Esperanta kunteksto. Pinjino uzas 26 latinajn literojn, kiuj kombiniĝas en du- tri- aŭ kvargrafojn kiam necesas. Entute estas 21 konsonantoj kaj konsonant-kombinoj : '''b p m f d t n l g k h j q x zh ch sh r z c s''', kaj 35 vokaloj kaj vokal-kombinoj : '''i e a u o ü ie ia ua uo ne ei ai ao ou iao iouiu ueiui uai in en an un ian uenun uan üan ing eng ang ong iang iong uengung''' kaj '''uang'''. Iliaj kombinoj estas malpli ol 400. Tial, se oni bone posedas la supre diritajn literojn kaj iliajn kombinojn, do estos ne malfacile esprimi skribe sufiĉe proksimuman prononcon de ĉiu vorto. Certe, por pli bona proksimumo, tiuj vokalkombinoj ankaŭ devas inkluzivi unu el kvar [[tono]]j, normale skribitaj super la litero.
 
Plej ofte tia sistemo estas sufiĉa, kiam oni celas nur transskribi la prononco de ĉina vorto, sed ne vere enkonduki ĝin en Esperanto. Kiam temas pri esperantigo, tamen, ne eblas simple aldoni o-finaĵon al la pinjina formo. Pinjino ja enhavas multajn literojn kiuj prononcas tute malsame al la samaj literoj en Esperanto, kaj ekzistas eĉ kelkaj literoj, kiuj en Esperanto entute ne ekzistas (ekzemple ''x'', ''q'' kaj ''w''). Plie - prononco de pinjinaj literoj ankaŭ ege distingas de plimulto de aliaj lingvoj kun latina skribsistemo kaj aspektas ege ekzotika, do por kompreni la prononcon kaj legi pinjinaĵojn eĉ iomete proksime al iliaj veraj prononcoj akceptitaj en la ĉina oni devas ĝin aparte lerni.
Linio 81:
* ao = aŭ
* iao = jaŭ
* iouiu = juŭ
* ueiui = ŭej
* uai = ŭaj
* ian = jan
* uenun = ŭen
* üan = ŭan
* iang = jang
* iong = jong
* uengung = ŭeng
* uang = ŭang
 
Linio 99:
 
====La literkombino ''ng''====
La literkombinon '''''ng''''' de pinjino (kaj de pli fruaj transskribaj sistemoj de la [[ĉina lingvo]]) (transskribantan la fonemon [ŋ] ([[Velaro (fonetiko)|velara]] [[Nazala konsonanto|nazalo]])) oni kutime transskribas, ne laŭsone sed grafike, per la esperantaj literoj '''ng''' (vidu ankaŭ ekzemplojn en la subaj alineoj): [[jango]], [[kungfuo]], [[Kuomintango]], [[Nanĉango]], [[Ŝinĝjango]], [[Ŝjiĝjango]], [[Ŝjiningo]] k.m.a. Simila vorto, kvankam ne ĉina: [[gongo]].
 
T.e. oni esperantigas fonem(ar)on ne ekzistantan en esperanto per esperanta fonem(ar)o, kiu ne identas kun ĝi, tamen ebligas konservi distingon. Nome, oni esperantigas du fonem(ar)ojn de pinjino, [n] kaj [ŋ] (kiam skribatan '''''ng'''''), per du esperantaj, respektive [n] kaj [ng].