Ligo de Nacioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Ligo de Nacioj kaj religianoj: malpli da rekta religia antaŭvidemo, pli da kunteksto
pri Gabriel Hanotaux – tiu, kiu plej rimarkate (ĉu sole aŭ ne?) kontraŭstaris la antaŭenigon de Esperanto, timante la sorton de la tiam ankoraŭ dominanta franca lingvo
Linio 41:
}}
 
La proponon ekzamenis la Dua Komitato de la Ligo; ĝi iom reduktis la tekston, sed lasis en sia fina propono al la Asembleo ekz. ke la Ligo de Nacioj "rekomendas al la Ĝenerala Sekretario prepari por la sekva Asembleo raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu ĉi rilato." La Asembleo tamen tuj sendiskute prokrastis la diskuton; ne okazis voĉdono pri la komitata propono. La antaŭenigon de Esperanto en la Ligo de Nacioj kontraŭis la delegito de Francio, [[Gabriel Hanotaux]], defendanta la "jaman universacelon" de la [[franca lingvo]].<ref>[http://impofthediverse.blogspot.com/2014/12/a-dark-day-for-esperanto.html A Dark Day for Esperanto]</ref><ref>«Franca delegito Gabriel Hanotaux, akademiano, kontraŭbatalis la proponon per elokvanta prilaŭdo de la franca lingvo kaj de ĝia literaturo “jam universala en la tuta mondo de l'penso”. Li petis, ke oni ne malfermu diskuton pri tio temo kaj proponis la sendiskutan prokraston. Tuj la prezidanto voĉdonis pri tio. Post konfuza baloto, dufoje rekomencita, per leviĝo kaj sido, li proklamis la prokraston. La plimulto sindetenis, sed neniu subtenanto poste rajtis paroli. La tuta afero kaŭzis sufiĉe grandan bruon en la tutmonda gazetaro, interalie en la japana, kiu sin montris malkontenta pri tiu rifuzo kaj favoris Esperanton.» Edmond Privat, ''Historio de la lingvo esperanto'', Internacia esperanto Instituto, 1927, p.136-137.</ref><ref>“Francio, tiutempe sentante sin en defensivo pro la kreskanta prestiĝo de la angla, vidis en la poresperanta rezoluciprojekto plian minacon al la pozicio de la franca lingvo kiel la klasika lingvo de diplomatio. La delegito, Gabriel Hanotaux, membro de la Franca Akademio, eksministro pri landaj aferoj kaj historiisto, kiu en siaj verkoj gloris la francan imperiismon, kolere turnis sin kontraŭ la rekomendo. Sen ke la alilandaj delegitoj kuraĝis kontraŭparoli, Hanotaux elokvente postulis “honoron” por sia lingvo, la franca, “kiu havas sian historion, sian belecon, kiu esti uzata de tre grandaj verkistoj, kiu estas konata en la tuta mondo, kiu estis admirinda vastigilo de ideoj” (Cit. ''Esperanto'' 17. 1921, p.3). Li atingis, ke estis decidite, sen diskuto, prokrasti la aferon.» Ulrich Lins, ''La Danĝera Lingvo'', Eldonejo Progreso, 1990, p.63.</ref>
La proponon ekzamenis la Dua Komitato de la Ligo; ĝi iom reduktis la tekston, sed lasis en sia fina propono al la Asembleo ekz. ke la Ligo de Nacioj "rekomendas al la Ĝenerala Sekretario prepari por la sekva Asembleo raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu ĉi rilato." La Asembleo tamen tuj sendiskute prokrastis la diskuton; ne okazis voĉdono pri la komitata propono.
 
La diskutoj ĉe la Ligo ricevis ankaŭ subtenon de ekstere - ekz. per peticio subskribita de pli ol 200 kleraj homoj en [[Rio-de-Ĵanejro]], kiun [[Brazila Ligo-Esperantisto]] sendis la 10-a de aŭgusto 1921 al la Ligo de Nacioj.
 
La 9-an de sept. 1921 por la Dua Asembleo de la Ligo la propono de 1920 estis idente renovigita kaj prezentita de la delegitoj de Sudafriko, Rumanio, Persio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Kolombio, Ĉinio, Finnlando, Albanio, Japanio, Venezuelo kaj Hindio (kaj kun rezervo rilate la rajtojn de la franca ankaŭ de la pola delegito). La Dua Asembleo akceptis la konkludojn de la Dua Komitato de la Ligo (kiuj estis prokrastitaj unu jaron antaŭe). Krome la Dua Asembleo instrukciis la Sekretariaton entrepreni la proponitan enketon. Aldone la demando pri instruado de Esperanto en la lernejoj estis metita en la tagordon de la Tria Asembleo (ĉiuj decidoj en rezolucio de la 15-a de sept. 1921).