Bardesano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
lernejo / skolo
Linio 60:
* "Evangelio laŭ Bardesano", perdiĝinta, konita nur pere de citaĵoj kaj mencioj ĉe iuj Patroj de la Eklezio. Ĝia fono estis gnostika. Tamen eble temis pri la [[evangelio laŭ Johano]] [eble modifita) aŭ eble pri la [[Diatessaron]].
 
== La Bardesana lernejo skolo==
Harmonio, filo de Bardesano, devojiĝis pli ol la patro el la kristana [[Ortodokseco]]. Edukita en [[Ateno]], li aldonis al la ĥaldea astrologio de sia patro la grekajn konceptojn pri la animo, la naskiĝo kaj pri la detruo de la korpoj, kaj specon de [[Reenkarniĝo|Metempsikozo]]. Iu Marino, sekvanto de Bardesano, estis refutita en la “Dialogo de Admancio”. Tiu Marino estis [[Duismo|duisto]] kaj [[Docetismo|docetisto]] ĉar li neis la karnan naskiĝon de Kristo el virino. Laŭ sankta Efrem el Sirio, Bardesananoj de tiu epoko kultis nur infanecaĵojn kaj obscenaĵojn. La luno kaj suno estis konsideritaj maska kaj malmaska principoj, kaj la ideoj pri [[paradizo]] inter la bardesananoj makuliĝis per io sensema. La zorgaj streboj de Efrem celantaj elimini tiun herezon ne trafis sukceson. [[Rabula]], episkopo de Edessa en [[431]]-[[432]], ĝin trovis ankoraŭ floranta preskaŭ ĉie. Ĝia ekzisto estas atestata en la 7-a jarcento de [[Jakobo el Edessa]], kaj en la 8-a de Georgo episkopo de la arabaj triboj. Laŭ iuj esploristoj bardesanismo, antaŭ ol malaperi, evoluiĝis antaŭe al ‘Valentenismo” kaj fine al [[Markiono|Mankionismo]].