Eŭropa Unio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 438:
; [[Ekonomia kaj Socia Komitato]] : La Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato (EESK) estas la konsulta asembleo de eŭropaj ekonomiaj kaj sociaj partneroj (interalie sindikataj, firmaestraraj, konsumantaraj kaj neregistaraj organizaĵoj). La EESK estas kreita por permesi al ĉiuj ekonomiaj aktoroj aŭdigi siajn voĉojn (per formalaj konsiloj) al la [[Eŭropa Komisiono|Komisiono]], la [[Eŭropa Konsilio|Konsilio]] kaj la [[Eŭropa Parlamento|Parlamento]], kaj tiel partopreni la decidan procezon de Eŭropa Unio. La komitato konsistas el 329 membroj el sociekonomiaj medioj en Eŭropo. Proponitaj de landaj registaroj, surbaze de sugestoj faritaj de profesiaj kaj sociaj organizaĵoj, ili estas nomumitaj en persona kvalito de la [[Konsilio de Eŭropa Unio]] por 5-jara renovigebla periodo kaj agas en kompleta politika sendependeco.
; [[Komitato de regionoj]] : La Eŭropa Komitato de la Regionoj (KdR) estas la asembleo de lokaj kaj regionaj reprezentantoj de Eŭropa Unio, kiu permesas al subŝtataj aŭtoritatoj (regionoj, distriktoj, provincoj, departementoj, municipoj, urboj, ktp.) aŭdigi sian voĉon senpere ene de la institucia sistemo de EU. La membroj estas elektitaj reprezentantoj en la loka nivelo, inkluzive de urbestroj, prezidantoj de regionoj kaj urbaj konsilistoj. la membroj estas nomumitaj de la Konsilio de EU, laŭ propono de la registaro de la membroŝtatoj, por renovigebla kvinjara periodo.
; [[Eŭropa Investa Banko]] : La Eŭropa Invasta Banko (EIB) estas la financa institucio de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefa celo estas elprunti sur la financaj merkatoj por financi projektojn ene de la Eŭropa Unio. La EIB ankaŭ financas projektojn ekster Eŭropa Unio, precipe en mediteraneaj partneraj landoj, per sia eŭropa-mediteranea investa kaj partnereca fonduso. Ĝi estis kreita en 1957, per la [[Traktatoj de Romo]]. Ĝi havas ĉefsidejon en [[Luksemburgo]] sed ankaŭ havas oficejojn en [[Bruselo]], [[Parizo]], [[Romo]], [[Helsinko]], [[Ateno]], [[Berlino]], [[Lisbono]], [[Madrido]], [[Varsovio]], [[Bukareŝto]], [[Londono]], [[Istanbulo]], [[Tunizo]], [[Dakaro]], [[Rabato]], [[Najrobo]], [[Fort-de-France]], [[Sidnejo]], [[Pretorio]] kaj [[Kairo]].
; [[Eŭropa Investa Banko]] :
; [[Eŭropa Ombudsmano]] :
; [[Eŭropa Prokurorejo]] : La rolo de la Eŭropa Prokurorejo estas esplori kaj persekuti [[fraŭdo]]n rilate al la [[buĝeto]] de EU kaj aliajn krimojn kontraŭ la financaj interesoj de la Unio, inkluzive fraŭdojn kun EU-fondusoj de pli ol 10.000 eŭroj kaj translimajn fraŭdojn kun damaĝoj superantaj 10 milionojn da eŭroj. Antaŭe, nur naciaj aŭtoritatoj povis esplori kaj procesigi ĉi tiujn krimojn kaj ne povis agi preter siaj landlimoj. Ankaŭ KFEO, Eŭrojust kaj Eŭropolo ne havis la kapablon agi. La intutucio celas esti malcentralizita ĉirkaŭ eŭropaj delegitaj prokuroroj situantaj en ĉiu ana ŝtato. La centra oficejo havas eŭropan ĉefan prokuroron subtenatan de 22 eŭropaj prokuroroj (kiuj formas la kolegion de prokuroroj), teknikistoj kaj enketistoj, do teamo da pli ol 200 homoj kun sidejo en [[Luksemburgio]].