Prapuebla kulturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vidu ankaŭ
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Mesaverde_cliffpalace_20030914.752.jpg|eta|Loĝejo de Ansazi en Nacia Parko Mesa Verde]]
[[Dosiero:Canyon_de_Chelly1.jpg|eta|La ŝtonaj domoj en la DeŜaj valo]]
[[Dosiero:Pueblo_Bonito_Aerial_Chaco_Canyon.jpg|eta|Ruinoj de ŝtonaj loĝejoj en Pueblo Bonito]]
La '''prapuebla kulturo''' (vaste konata per la navahodevena termino '''anasazio''') estas [[Nordameriko|nord-amerika]] civilizo, ekzistanta de ĉ. [[100]]. p.K. kaj verŝajne evoluinta en, aŭ kontribuinta sin al, la Pueblo-indianoj de la historia epoko ĝis nuntempo. Ĝia centro estis ĉe limrenkontiĝo de [[Arizono]], [[Nov-Meksikio]], [[Koloradio]] kaj [[Utaho]] (anasazi signifas „prauloj” en la [[navaha lingvo]]). Oni dividas la historion de la anasazi-kulturo je la sekvaj periodoj: korboplekta epoko 100–500; modifita korboplekta epoko, 500–700; elformiĝo de puebloj 700–1050; klasika pueblo-epoko, 1050–1300; regresa pueblo-epoko, 1300–1700; moderna pueblo-epoko ekde 1700 ĝis hodiaŭ.
 
Oni ne konas originon de la korboplektaj indianoj, sed estas certe, ke ili estas majstroj jam ĉe setliĝo pri la korboplektado. Ili vivtenis sin per ĉasado, kolektado de grajnoj, kultivado de maizo kaj kukurbo. Ili loĝis en kavernoj aŭ en lignostrukturaj [[Kabano|kabanoj]] kun batita grundomuro. Ili konstruis en ambaŭ loĝejoj subterajn nutraĵrezervujojn kun tegmento.
 
Poste graviĝis la kultivado de la legomoj kaj ilia ĉefa vivtena agado iĝis la [[agrikulturo]] (ili aldomigis la [[Meleagro|meleagron]]). Tiam la ĉasado kaj kolektado restis nur aldona vivtena agado.
 
Ili plu loĝis en [[Kaverno|kavernoj]] aŭ en subĉielaj loĝejoj, parte konstruitaj subtere. En tiu epoko aperis la [[ceramikaĵo]], sekigita per suno.
 
Dum epoko de estiĝo de la puebloj, oni daŭrigis konstruadon de rektlinie aŭ arkoforme kunligitaj domoj, pligrandigis ilin. La pli fruan batitan grundomuron ŝanĝas la adoba, ŝtona muro. Tiam elformiĝas el la kabano kun subtera rezervujo la [[kiva]], tio estas ronda, subtera kamero, uzata ekde tiam por religiaj celoj. Oni uzis la surterajn kamerojn nur por loĝado. Oni supozas, ke tiam komenciĝis kultivado de la kotono. La ceramikistoj uzis pli kaj pli da formoj, ornamaĵojn, dum la korboplektado malgraviĝis. Dum la tuta epoko kreskis la loĝata areo.