Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo: Malsamoj inter versioj

:Saluton, {{re|Stefangrotz}}. Vi ne menciis, kiun foliumilon vi uzas, sub kiu operaciumo tio okazas, vian distingivon kaj ĉu via foliumilo eble enhavas iujn etendilojn. Krome vi ne menciis, ĉu vi uzas la defaŭltajn preferojn de la Vikipedio aŭ ŝanĝis ion tie. Krome foje devus eble respondi uzanto, kiu uzas la Vidan Redakton. Do, mi bedaŭrinde ne estas tia uzanto. Mi jam evitas la Vidan Redakton ekde ĝia enkonduko antaŭ kelkaj jaroj. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 11:37, 16 jun. 2021 (UTC)
:: Saluton. Jes, pardonu. Mi uzas la vidan redaktilon en Firefox 89 en macOS Big Sur 11.4. Mi ne certas ĉu mi ŝanĝis preferojn, laŭ mia scio mi nur ŝaltis kelkajn beta-funkciojn kiel la nova videoludilo. --[[Uzanto:Stefangrotz|Stefangrotz]] ([[Uzanto-Diskuto:Stefangrotz|diskuto]]) 12:25, 16 jun. 2021 (UTC)
 
== Mallokaj ŝablonoj - helpo bezonata nun! ==
 
Antaŭ 3 monatoj ni ĉi tie diskutis kaj voĉdonis pri nia peto al la Fondaĵo Vikimedio krei sistemon kiu ebligos uzadon de ŝablonoj kaj moduloj de centra loko por ĉiuj vikioj, tn. "mallokaj ŝablonoj". Tia sistemo ŝparos al ni tempon de niaj teĥnikistoj kaj ebligos al ni uzadi plej progresintajn ŝablonojn kaj modulojn kaj teni ilin ĝisdataj. Ni [[Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj|grandamplekse subtenis la proponon]].
 
Tamen, ne estas klare, ĉu mallokaj ŝablonoj eniris la [[:meta:Wikimedia Foundation Medium-term plan 2019/Annual Plan 2021-2022/eo|sekvan Jaran planon de la Fondaĵo Vikimedio]]. Iuj vortumoj donas ioman esperon, sed tio ne estas sufiĉe klara.
 
Tamen, ankoraŭ eblas konvinki la Fondaĵon! Necesas, ke ĝi aŭdu fortan voĉon de la komunumo, kiu volas tion! La '''28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK''' okazos komunuma konsulto pri la Jara plano, specife pri ĝia teĥnika parto. Por helpi al mallokaj ŝablonoj '''[[:meta:Wikimedia Foundation Medium-term plan 2019/Annual Plan 2021-2022/eo#Konversacioj pri Jara plano|petu partoprenon kaj esprimu vian volon]]''' (eĉ se nur en la babilejo kaj nur en Esperanto kaj / aŭ aliaj lingvoj, kiujn vi regas)! Vi tute bone povas antaŭ la voko sendi retmesaĝon kun via demando pri mallokaj ŝablonoj (aŭ alia emo pri kiu vi interesiĝas).