Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 644:
 
Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 18:34, 27 apr. 2021 (UTC)
 
== Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun! ==
 
Kara Salatonbv, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la [[Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj|proponon pri mallokaj ŝablonoj]]. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.
 
Tamen ni havas plian ŝancon!
 
Jam la '''28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK''', do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.
 
'''Nun via subteno esta aparte grava!''' (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:
# retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 ([Mailto:movementcomms@wikimedia.org movementcomms(ĉe)wikimedia.org])
# laŭeble [[:meta:Wikimedia Foundation Medium-term plan 2019/Annual Plan 2021-2022/eo#Konversacioj pri Jara plano|aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio]] kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
## la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
## se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu
 
Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 16:17, 27 jul. 2021 (UTC)