Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 138:
:Saluton, Lumass. Mi skribis la antaŭan klarigeton, por ke vi korektu viajn ekzistantajn artikolojn. Ĉe kelkaj el ili mi vidis difektajn referencojn, supozeble ĉar la uzo de Vida Redakto ĉikaze maltaŭgas. Unu tia artikolo estas [[Nucela embriodisvolviĝo]]. La referencoj ja ekzistas. Sed mankas unue la ligiloj ĉe la piednotetoj kiel ekz. [1], en la artikola teksto, kaj due la ligilo ĉe la malsupraj referencoj mem. Eble vi foje rigardu la artikolon [[Vitrea korpo]], kies referenojn mi foje riparis.
:Antaŭ ol ili pretas, ne estas bone daŭre krei novajn artikolojn kun la samaj problemoj. - Ĉu vi eble havas malfacilaĵon retrovi viajn korektendajn artikolojn? - Amike --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 17:21, 30 maj. 2021 (UTC)
 
== Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun! ==
 
Kara Lumass, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la [[Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj|proponon pri mallokaj ŝablonoj]]. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.
 
Tamen ni havas plian ŝancon!
 
Jam la '''28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK''', do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.
 
'''Nun via subteno esta aparte grava!''' (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:
# retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 ([Mailto:movementcomms@wikimedia.org movementcomms(ĉe)wikimedia.org])
# laŭeble [[:meta:Wikimedia Foundation Medium-term plan 2019/Annual Plan 2021-2022/eo#Konversacioj pri Jara plano|aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio]] kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
## la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
## se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu
 
Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 16:20, 27 jul. 2021 (UTC)