Cionismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ABCDEAN (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Sen fontoj|dato = novembro 2012|stato=elstara|komento=Elstaraj artikoloj [[Vikipedio:Kriterioj por elstaraj artikoloj|estu faktaj]] kaj [[Vikipedio:Citi fontojn|citu fontojn]], aliokaze povas esti [[Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj|malelstarigitaj]]}}
'''Cionismo''' (en hebree:ציונות‎/Tsiyonut,en araba:الصهيونية‎/al-Sahyūnī,laŭ [[Ciono]]) estas [[judoj|juda]] [[naciismo|nacia]] movado, estiĝinte en la dua duono de la [[19-a jarcento]], kun la celo akiri propran judan ŝtaton en la regiono kiun la judoj tradicie nomas "la Lando Israelo", sed ankaŭ estas konata kun la nomo [[Palestino]]. La vorton elpensis en [[1890]] la juda viena ĵurnalisto [[Nathan Birnbaum]]. Ĉi tiu movado gvidis al la kreiĝo de la nuntempa ŝtato [[Israelo]].
 
La '''cionismo''' estiĝis inter la judoj de la eŭropa [[diasporo]]. Ĝi proponis krei judan ŝtaton en [[Palestino]], kie judoj povus trovi liberecon de persekutoj kaj diskriminacio. Oni elektis ĉar tiu estis la loko kie origine naskiĝis la koncepto de juda popolo, en la periodo inter la jaro 1300 A.K. ĝis la detruo de la [[Dua Templo]]. La plejmulto de la judoj elmigris de Palestino post la [[Romia regno|Romia]] konkero, antaŭ preskaŭ du mil jaroj. Tamen, ne ĉiuj judoj foriris, kaj de tiam ĝis nun preskaŭ ĉiam ekzistis judaj komunumoj en la regiono. En la judaj religio kaj kulturo travivis la ideo ke tiu lando estas sankta. Laŭ la juda religio, post la reveno de la [[Mesio]], ĉiuj judoj retroviĝos tie. La preĝoj kiujn judoj recitas por [[Jom Kippur]] kaj [[Pesaĥo]] finiĝas kun la frazo "venontjare en [[Jerusalemo]]", kaj laŭ la juda religia leĝo, ''[[Alija]]'' (la migrado al [[Israelo]]) estas bona ago por judoj. Dum la [[Mezepoko]], estis kazoj de famaj judoj kiuj migris al la Lando de Israelo kun siaj sekvantoj. Tamen, oni devas diri ke ĝis la alveno de la Cionisma Movado, preskaŭ ĉiuj judoj trans la mondo ne pensis efektive migri al la Lando de Israelo, sed verŝajne vidis la aferon nur en metafora maniero.