Eŭropa federaciismo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "eta|La eŭrop-federaciisma flago. La termino '''Eŭropa federaciismo''' nomas la politikan movadon celantan konstrui federacian Eŭropon, kiel ekzemple la projekto de Robert Schuman por eŭropa federacio. Ĝi diferencas de konfederaciismaj movadoj (foje nomataj uniistoj), subtenantoj de simpla interŝtata kunlaboro, ĉar ĝi konsideras, ke la unio de Eŭropo havas signifon nur pe..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:00, 28 jul. 2021

La termino Eŭropa federaciismo nomas la politikan movadon celantan konstrui federacian Eŭropon, kiel ekzemple la projekto de Robert Schuman por eŭropa federacio. Ĝi diferencas de konfederaciismaj movadoj (foje nomataj uniistoj), subtenantoj de simpla interŝtata kunlaboro, ĉar ĝi konsideras, ke la unio de Eŭropo havas signifon nur per la komuna ekzercado de suvereneco je eŭropa nivelo (por areoj, kie ĉi tiu dividado de suvereneco estas necesa) kaj per la kreado de eŭropa politika aŭtoritato rezultanta de demokrata procezo. Ĝi kontraŭas suverenismon, kiu pledas por malfortiĝo aŭ eĉ malapero de komunaj eŭropaj institucioj.

La eŭrop-federaciisma flago.

Organizaĵoj subtenantaj eŭropan federaciismon havis gravan influon inter 1945 kaj la kreado de la Eŭropaj Komunumoj, kaj malpli poste.