Ali Sardar Jafri: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Artikolo pri la verkisto Ali Sardar Jafri
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:29, 28 jul. 2021

Ali Sardar Jafri (ali sardaar ĝaafri; urdue علی سردار جعفری; naskiĝis la 29-an de novembro 1913 en Balrampur, Brita Hindio, mortis la 1-an de aŭgusto 2000 en Mumbajo, Barato) estis barata poeto, filmkanta verkisto, literaturisto, kaj unu el la fondintoj de la influa Movado de progresemaj verkistoj. Jam de sia junaĝo li estis influita de la marksismo. Lia verkaro daŭre montris tiun fokuson pri la marĝenigitoj. Inter liaj pluraj premioj estis la premio Gjanpith, atribuita al li en 1998. Kiel notis la komitato, "Jafri reprezentas tiujn kiuj batalas kontraŭ la nejusteco kaj subpremado en la socio.[1]

Jafri knabaĝis en Balrampur (nun en Utar-Pradeŝo). Poste li ekstudis en la Universitato de Aligarh de kie li estis forigita pro "politikaj kialoj" en 1936, la jaro en kiu naskiĝis la Movado de progresemaj verkistoj. Jafri partoprenis tiun unuan konferencon en Laknaŭo kaj restis intime ligita al la movado. En 1939, li iĝis la redaktoro de la revuo la movado, Naya adab ([najaa adab], Nova literaturo). Dum liaj magistraj studoj en Laknaŭo en 1940-41, li estis arestita pro verkado de poemoj kontraŭ la Dua Mondmilito, kaj pro partoprenado en politikaj agadoj.[2]

Li verkis novelaron, poemarojn, filmkantojn, kaj dramojn. Li aperigis ankaŭ literaturajn studojn pri Muhammad Ikbal, Kabir, Mir Taqi Mir, Ghalib, kaj Mirabai. Jafri urduigis el la angla Rakontojn el Ŝekspiro de Charles kaj Mary Lamb, el la Sanskrito partojn de la poemo La nuba mesaĝisto de Kalidaso, kaj el la persa poemon de Ghalib. Li ankaŭ faris dokumentarian filmon kaj du televid-serioj.[3]

Tutvive li strebis je la paco, enlande pri la rilatoj inter la hinduoj kaj islamanoj, kaj pri la rilatoj inter Barato kaj Pakistano. En intervjuo en 1997, li angoris pri la situacio en Barato. "Mi estas baratano. Kiel ĉiu baratano, mi havas fortajn sentojn pri Barato. Ĝiaj valoroj, ĝia sekularismo, ĝia granda spirita heredaĵo.... Homoj iĝas pli kaj pli netoleremaj ĉie en la mondo.... Mi malĝojas pri tio kio okazas al la Barato kiun ni amas.... La Barato al kiu ni ĉiuj apartenas.[4]

En 1999 kiam barata ĉefministro Atal Bihari Vajpayee iris renkonti kun la pakistana ĉefministro Nawaz Sharif, li kunportis kun li kiel donaco kasedon da poemoj de Jafri. La poemaro titoliĝis Sarhad (La landlimo) kaj pledis por paco inter la najbaraj landoj.[5]

Referencoj

  1. Rediff novaĵraporto (en la angla), la 17-an de januaro 1998, "Gjanpith por Ali Sardar Jafri".
  2. R. Padmanabhan, (anglalingva artikolo), ""Progresema poeto"".
  3. R. Padmanabhan, (anglalingva artikolo), ""Progresema poeto"".
  4. Pritish Nandy, Intervjuo kun Jafri (en la angla), la 1a-an de decembro 1997, "'Tiuj ĉi versoj naskiĝas el angoro. Angoro pri tio kio okazas en mia gepatra lando. Barato'".
  5. United News of India novaĵraporto pri "Buso al Pakistano" (en la angla), la 18-an de februaro 1999, "'Ĉion bonan por la vojaĝo al Lahoro'".