Ali Sardar Jafri: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Artikolo pri la verkisto Ali Sardar Jafri
 
Donis la saman referencon je du punktoj.
Linio 1:
'''Ali Sardar Jafri''' (ali sardaar ĝaafri; {{lang-ur|علی سردار جعفری}}; naskiĝis la {{daton|29|novembro|1913}} en Balrampur, [[Brita Hindio]], mortis la {{daton|01|aŭgusto|2000}} en [[Mumbajo]], [[Barato]]) estis barata poeto, filmkanta verkisto, literaturisto, kaj unu el la fondintoj de la influa Movado de progresemaj verkistoj. Jam de sia junaĝo li estis influita de la [[marksismo]]. Lia verkaro daŭre montris tiun fokuson pri la marĝenigitoj. Inter liaj pluraj premioj estis la premio [[Gjanpith]], atribuita al li en 1998. Kiel notis la komitato, "Jafri reprezentas tiujn kiuj batalas kontraŭ la nejusteco kaj subpremado en la socio.<ref>Rediff novaĵraporto (en la angla), la 17-an de januaro 1998, "[https://www.rediff.com/news/1998/jan/17jaf.htm Gjanpith por Ali Sardar Jafri]".</ref>
 
Jafri knabaĝis en Balrampur (nun en [[Utar-Pradeŝo]]). Poste li ekstudis en la [[Universitato de Aligarh]] de kie li estis forigita pro "politikaj kialoj" en 1936, la jaro en kiu naskiĝis la [[Movado de progresemaj verkistoj]]. Jafri partoprenis tiun unuan konferencon en [[Laknaŭo]] kaj restis intime ligita al la movado. En 1939, li iĝis la redaktoro de la revuo la movado, ''Naya adab'' ([najaa adab], Nova literaturo). Dum liaj magistraj studoj en Laknaŭo en 1940-41, li estis arestita pro verkado de poemoj kontraŭ la [[Dua Mondmilito]], kaj pro partoprenado en politikaj agadoj.<ref name=":0">R. Padmanabhan, (anglalingva artikolo), "[https://web.archive.org/web/20070915125924/http://www.hinduonnet.com/fline/fl1503/15030780.htm "Progresema poeto"]".</ref>
 
Li verkis novelaron, poemarojn, filmkantojn, kaj dramojn. Li aperigis ankaŭ literaturajn studojn pri [[Muhammad Ikbal]], [[Kabir]], [[Mir Taqi Mir]], [[Ghalib]], kaj [[Mirabai]]. Jafri urduigis el la [[angla]] ''Rakontojn el Ŝekspiro'' de Charles kaj Mary Lamb, el la [[Sanskrito]] partojn de la poemo ''La nuba mesaĝisto'' de [[Kalidaso]], kaj el la [[persa]] poemon de Ghalib. Li ankaŭ faris dokumentarian filmon kaj du televid-serioj.<ref>R. Padmanabhan, (anglalingva artikolo), name="[https://web.archive.org/web/20070915125924/http://www.hinduonnet.com/fline/fl1503/15030780.htm 0"Progresema poeto"]".</ref>
 
Tutvive li strebis je la paco, enlande pri la rilatoj inter la hinduoj kaj islamanoj, kaj pri la rilatoj inter Barato kaj Pakistano. En intervjuo en 1997, li angoris pri la situacio en Barato. "Mi estas baratano. Kiel ĉiu baratano, mi havas fortajn sentojn pri Barato. Ĝiaj valoroj, ĝia sekularismo, ĝia granda spirita heredaĵo.... Homoj iĝas pli kaj pli netoleremaj ĉie en la mondo.... Mi malĝojas pri tio kio okazas al la Barato kiun ni amas.... La Barato al kiu ni ĉiuj apartenas.<ref>Pritish Nandy, Intervjuo kun Jafri (en la angla), la 1a-an de decembro 1997, "[https://www.rediff.com/news/dec/12nandy.htm 'Tiuj ĉi versoj naskiĝas el angoro. Angoro pri tio kio okazas en mia gepatra lando. Barato']".</ref>