Primico: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "eta|Primico en Osterberg, [[Bavario, Germanio]] En kristanismo, la '''primico'''<ref>{{citaĵo el la reto | url = https://vortaro.net/#primico_kd | titolo = primic/o | verko = Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 | lingvo = eo}}</ref> ({{lang-la|primitiae}}) estas la unua meso, kiun nova kristana sacerdoto faras. == Priskribo == En romkatolikismo, la nova sacerdoto faras lian unuan meson kelkajn tagojn post lia sa..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:26, 29 jul. 2021

En kristanismo, la primico[1] (latine primitiae) estas la unua meso, kiun nova kristana sacerdoto faras.

Primico en Osterberg, Bavario, Germanio

Priskribo

En romkatolikismo, la nova sacerdoto faras lian unuan meson kelkajn tagojn post lia sacerdotiĝo. Tio okazas en la seminario aŭ (por monaĥoj) la monaĥejo.

En la Prakatolika Eklezio, tamen, la primico tipe okazas en la kirka komunumo en kiu la nova sacerdoto aktivas.

La primico estas ankaŭ grave rigardata en kelkaj eklezioj de anglikanismo.

Ĝis la 20-a jarcento, la primico estis festata simile al nuptoj: ĝi estis la ĉeffesto de la vivo de sacerdoto, kiu ne rajtis edziĝi. La primicedzino (germane Primizbraut), la “spirita novedzino”, blanke vestita virino, donis la primickronon al la nova sacerdoto.

Ritoj

La primica prediko estas farata ordinare de alia sacerdoto, ordinare amiko de la nova sacerdoto. Doni la primican predikon estas granda honoro.

Dum la premico, la nova sacerdoto ricevas robon, kalikon, kaj aliaj ritaĵojn.

Dum la primico, la nova sacerdoto faras la primican benon. Tiu beno estas rigardata kiel speciale efika.

Bildoj

Referencoj