Pogwisch-domo: Malsamoj inter versioj

8 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 monatoj
(Kreis novan paĝon kun "thumb|Pogwisch-domo ĉe la eosta deklivo ĉe Ilm-parko '''Pogwisch-domo''' (germane: ''Pogwischhaus'') estas iama viteja domo el la frua 17-a jarcento en Vajmaro, Germanujo. Ĝi najbaras al la fama Goeta ĝardendomo kaj al Haus am Horn. Temas pri unu el maloftaj ĝis hodiaŭ konserviĝintaj vinberĝardenejoj en Vajmaro. Vinkultivado ĉesis fakte jam en 1650. == Situo == Pogwisch-domo situas en la orienta parto de...")
 
La konstruaĵo havas kvazaŭ kvadratan horizontalan projekciaĵon kun pucita [[trabfakaĵo]] kuŝanta sur masiva ŝtona soklo. Ĝi havas angulajn kvadraĵojn kaj du respektive tri fenestrokovrilojn ĉevande. Disde oriento la konstruaĵo atingeblas de grimpintoj tra alta naturŝtonŝtuparo kies aspekto ankoraŭ pli fortimpresigatas per multangula enirejantaŭkonstruaĵo kun arkadoj kaj parapeto. La tegmento estas ebena [[groptegmento]].
 
Sian historian gravecon la domo havis pro la posedanto [[August von Goethe]], kiu edzinigis [[Ottilie von Goethe]], fraŭline ''von Pogwisch''. Por la bofilino de [[Johann Wolfgang von Goethe]] la domo fine nomiĝis. La filo de August kaj Ottilie, [[Walther Wolfgang von Goethe]], la lasta praido goeta, ankaŭ enloĝanto tiea estis inter 1848 kaj 1869 (li nomis la domon ''Villetta''). Li kvazaŭ retiriĝis tien ĉi vidante ke li malsukcesis vere profiti de fama nomo sia kaj renome egaligi la malidojn. Inter 1927 kaj 1936 ene estis Sofio, eksa princino de [[Albanio]], kiu enstalis tie sian privatan muzejon. Ŝia posteulanto estis, de 1936 ĝis 1942, [[Anton Kippenberg]], posedanto de Insel-eldonejo.<ref>Rolf Haage: ''Weimar. Ein Führer durch die Klassiker-Stadt'', Sutton-Verlag, Erfurto 2011, ISBN 3-86680-829-4, p. 56</ref>
 
Restaŭradoj ekis en 2003. Nuntempe la komplekso servas kiel gastigejo por [[Klassik Stiftung Weimar]], kiu estis akirinta la domon jam en la jaro 1991-a. En estas originala meblaro.
 
== Eksteraj ligiloj ==
45 800

redaktoj