Denis Diderot: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de la "Encyclopédie"
Linio 9:
Post gimnaziaj studadoj ĉe la [[Societo de Jesuo]], li vivis malrektan kaj malriĉan vivon dum kelkaj jaroj. Poste li trankviliĝis kaj vivis pli ordinaran vivon. Frue, li turnis sin for de [[katolikismo]], kaj eĉ fariĝis kontraŭulo de tiu religio, verkante kompletan kritikon. Post mallonga [[Diismo|diista]] periodo, li fariĝis [[Ateismo|ateisto]] kaj pli precize [[Praktika ateismo|praktika ateisto]], kaj ekhavis [[materiismo|materiisman]] vidon de la mondo. Tial Diderot disvolvis tezojn proksimajn de [[Fatalismo]]: ekzemple, ke voleco estas meĥanika, kaj nia sento de libereco nur iluzio. Liaj ideoj aperis en [[1749]], en la "''Letero pri la blinduloj por tiuj kiuj vidas''" (france "''Lettre sur les aveugles à l'usage de ceux qui voient''"). Pro tiu verko, li estis enkarcerigita en la fortikaĵo de [[Vincennes]], apud Parizo, dum tri monatoj.
 
Li fariĝis unu el la plej gravaj filozofoj de la [[Klerismo|Jarcento de la Lumoj]], tiu kiu realigos la enciklopedian idealon de la Klerismo. Li inventis la kritikon pri artoj ("''Salonoj''", france "''Salons''", inter [[1759]] kaj [[1781]]), kaj li proksimigis [[scienco]]n kaj [[metafiziko]]n (''Letero pri la blinduloj''). Lia famo plejparte rilatas al la [[Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers|Enciklopedio]], kies redaktadon li gvidis kun [[Jean d'Alembert]].
 
Lia korpo ripozas en la preĝejo Saint-Roch.