Saturnaj tagoj: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
e (Kelkaj lingvaj ĝustigoj.)
Neniu resumo de redakto
La festa solenaĵo komenciĝis per ofero antaŭ la Saturna templo de Romo kaj per publika festeno. Publikaj instalaĵoj dum la Saturnaj tagoj estis fermitaj. En la temploj senkoste disdoniĝis manĝaĵoj, kaj estis kutimo reciproke interŝanĝi donacojn okaze de la festo (supozeble la kutimo reciproke interŝanĝi donacojn okaze de la pli poste kristana [[kristnasko|kristnaska festo]] devenas de tiu mitologia kutimo).
 
Plaj grava aspekto de la Saturnaj tagoj estis la dumtempa nevalidigo de la diversaj sociaj tavoloj: ankaŭ [[sklavo]]j dum tiuj tagoj traktiĝis kiel liberaj civitanoj. Parte la sociaj roloj eĉ ŝerce interŝanĝiĝis, tiel ke la civitanaj gesinjoroj dum la festotagoj priservis siajn sklavojn. La festantoj vestis sin per [[felto|feltaj]] [[ĉapo]]j, kiujn krom dum la festotagoj surmetis nur [[ekssklavo]]j.<ref>Karl-Wilhelm Weeber: ''Alltag im alten Rom - Ein Lexikon'' ([[germane]]: "Ĉiutago en la antikva [[Romio]] - leksikono"), eldonejo ''Artemis & Winkler'', [[Düsseldorf]]/[[Zuriko]] 1998, paĝo 216.</ref> Elektiĝis "saturna princo" (''saturnalicus princeps''), kiu parte kromnomiĝis ''rex bibendi'' ("reĝo de trinkado"). Dum la festotagoj permesiĝis [[kubludo]]j pri mono, lotumiĝis donacoj, kaj ankaŭ krom tio multo permesatis dum tiuj tagoj, kio malpermesatis en la kutmiakutima ĉiutago.
 
== Referencoj ==