Kvadrigo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
'''Kvadrigo''' ([[Latina lingvo|Latine]]: Quadriga; quadri - kvar, kaj jungere - konduki) estas laŭ antikva modelo durada batal-ĉaro tirata de kvar tirbestoj, plej ofte ĉevaloj, kiuj kuras unu apud la alia.
 
Kvadrigo jam estas trovebla en la [[Babilono|babilona]] mito kiel milit-ĉaro de [[Marduk]] (ĉ. 600 a.K.). Precipe en [[antikva Romio]] kvadrigoj estis uzataj dum [[Ĉara konkurso|perĉaraj vetkuroj]] kaj [[Parado|triumfaj procezioj]] kaj ofte bildigitaj sur [[fresko]]j, moneroj, [[statuo]]j k.s.
 
= Origino =
Ĉiuj modernaj kvadrigaj skulptaĵoj baziĝas sur la [[ĉevaloj de Sankta Marko]] - ununura statuo postlasita de la pratempo. Ĉi tiu statuo, originale staranta en la [[Konstantinopola Hipodromo]], ŝajne sur [[triumfa arko]], estis prirabita de veneciaj [[krucmilitistoj]] dum la [[Kvara krucmilito]] en [[1204]] kaj transdonita al la balkono de la [[Baziliko Sankta Marko en Venecio|Baziliko Sankta Marko]] en [[Venecio]]. En [[1797]] la statuo estis prirabita de Napoleono kaj transdonita al Parizo, sed estis redonita al Venecio kun la malvenko de Napoleono en [[1815]]. En la [[1980-aj jaroj]] la statuo sur la balkono de la baziliko estis anstataŭigita per kopio pro damaĝo de [[Aera poluado|aerpoluado]], kaj la originalo estis transdonita al muzeo.
 
== Modernaj versioj ==
Ĝenerale konata estas la statua grupo de la kvadrigo sur la [[Brandenburga Pordego]] en [[Berlino]] de [[Johann Gottfried Schadow]]. Ankaŭ la operejo de Semper en [[Dresdeno]] estas ornamita per kvadrigo farita de [[Johannes Schilling]], kiu tamen estas tirata de [[pantero]]j.
 
La kvadrigo sur la kastelo de [[Brunsviko]], kreita de [[Georg Ferdinand Howaldt|Georg Howaldt]], estis starigita en 1863, sed jam detruita en 1865 per incendio kaj denove post la dua mondmilito. De post la [[23-a de oktobro]] [[2008]] la kvadrigo denove staras sur la centra parto de la kastelo. Kiel la antaŭaj la kvadrigo de Brunsviko denove estas la plej granda en [[Germanio]] kaj [[Eŭropo]].
 
Aliaj konataj kvadrigoj staras sur la ''[[Wellington Arch]]'' en [[Londono]], la ''[[Triumfa Arko de Parizo|Arc de Triomphe du Carrousel]]'' en [[Parizo]], la ''Soldiers' and Sailors' Memorial Arch'' sur la ''Grand Army Plaza'' en [[Novjorko]] kaj la [[Munkeno|Munkena]] Venka Pordego (tirataj de [[leono]]j).
 
== Literaturo ==