BIJ1: Malsamoj inter versioj

22 bitokojn forigis ,  antaŭ 9 monatoj
e
Korektis tajpajn eraretojn.
e (korekto)
e (Korektis tajpajn eraretojn.)
 
 
== Historio ==
La unua partisukceso estis dum la municipa balotado de 2018. La partio partoprenis nur en Amsterdamo kaj tie ricevis 6571 voĉojn (1,89%), kiom apenaŭ sufiĉis por unu seĝo. [[Ĉefkandidato|Gvidkandidato]] Sylvana Simons muncipemunicipe [[Parlamentano|popolreprezentis]] per tiu seĝo dum 2018-2020, kaj poste [[Jazie Veldhuyzen]] sukcedis ŝin.
 
Dum la landparlamentbalotado de 2021 la partio gajnis unu seĝon en la dua ĉambro per 87 238 voĉoj (0,84%). Simons lande popolreprezentispopolreprezentas per tiu seĝo kiel la unua [[Nigrulo|nigrula]] frakciprezidanto en la dua ĉambro.
 
== Ideologio ==
BIJ1 poziciiĝas kiel radikale [[Politika maldekstro|maldekstra]] kaj [[Kontraŭkapitalismo|kontraŭkapitalisma]] partio.<ref>{{Citaĵo el la reto|url=https://www.oneworld.nl/lezen/politiek/democratie/de-linkse-waakhond-van-amsterdam/|titolo=De linkse waakhond van Amsterdam|aŭtoro=Loudi Langelaan|dato=2018-03-20|eldoninto=One World}}</ref> Tiel la partio poziciiĝas je la plej maldekstra flanko de la nederlanda politika spektro, pli maldekstra ol la [[Socialista Partio (Nederlando)|Socialista Partio]] kaj [[Verdo-Maldekstro]].<ref>{{Citaĵo el la reto|url=https://dnpp.nl/pp/bij1/geschied|titolo=Bij1 (voorheen Artikel 1) partijgeschiedenis|dato=2021-04-21|eldoninto=Documentatiecentrum Nederlandse Politieke Partijen|eldonejo=Rijksuniversiteit Groningen}}</ref> Laŭ la porlandparlamentabalotada programo de 2021 la partio alcelas "socion, kiu baziĝas sur samvaloreco, justeco kaj solidareco." La plej grava prioritato de BIJ1 estas kontraŭbatali [[Diskriminacio|diskriminacion]] ([[Rasismo|rasismon]], [[Seksismo|seksismon]], [[Kapablismo|kapablismon]], [[Homofobio|homofobion]] kaj [[Transfobio|transfobion]]) en ĉiaj facetoj de la socio.
 
Ekonomie la partio pledas por pli granda influo de dungitoj ene de firmaoj, [[ŝtatigo]] de la plej gravaj bazindustrioj kaj tridekhora [[laborsemajno]].