Lumigo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
En la antikva [[Romio]], [[Egiptio]] oni uzis oleomeĉujon kaj oni konis jam en la 4. jc. la vaks-kandelojn. La [[sebo|seba]] [[kandelo]] aperis en la 12. jc., sed oni eltrovis la [[stearo|stearan]] kandelon en [[1834]] kaj la [[parafino|parafinan]] nur en [[1850]]. La kandeloj cilindre ĉirkaŭas la meĉon kaj estas tenataj en kandelingon aŭ multaj kandeloj en [[kandelabro]]n).
 
Urba lumigo: la lumigo de la stratoj komenciĝis en la 16. jc. en [[Parizo]] (kvankam dum antikveco la urbo [[Antioĥo]] estis tiom riĉa, ke ĝi povus lumigi siajn strtojn dumnokte), kie unue la registaro devigis la loĝantojn por lumigi la [[fenestro]]jn (pro sekurkialoj), sed en [[1558]] oni starigis trabon kaj sur tiu pendigis lampon. Tio disvastiĝis en [[Londono]], [[Amsterdamo]], [[Berlino]]. La unuan [[lumgaso|lumgasan]] lampon ekuzis Londono en [[1812]]. La elpensinito de urba lumigo per lumgaso estis [[Philippe LEBON]], li ne estis aŭskultinta dumvive, kaj mortis en 1804. Oni uzis antaŭ [[petrolo]] rapooleon en la Argand-lampoj. La petrolo (post ellaboro de naftorafinado en [[1855]]) disvastiĝis ĝis la 1870-aj jaroj). La unua petrollampo aperis en [[1854]], ni povas paroli pri petrolea lumigo ekde [[1859]].
 
La elektra lumigo aperis en [[1881]], la [[acetileno|acetilena]] lumigo en [[1894]]. La inkandeska lampo de [[Edisono]] aperis en [[1882]].