Tutejszy: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
2017 source edit
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Tutejszy''' [tutejŝi] [tuˈtɛjʂɨ] estas pola vorto signifanta "ĉi-tie-uloj", "lokuloj", kio estis memnomo de loĝantara grupo en plurlingva zono de orienta kaj norda [[Eŭropo]], ene de regionoj en la hodiaŭa [[Pollando]], [[Ukrainio]], [[Belorusio]], [[Litovio]], [[Latvio]], sed ĉefe en Polesio kaj Podlaĥio. Tio restis importagrava memdifino en la regiono de Vilniuso (Litovio) en la 20-a jarcento. Oni ekuzis la vorton en la scienca lingvo en Pollando en la 1920-30-aj jaroj. Ne estas interkonsento pri kialo, signifo, ekuzo de la vorto. Dum la pollanda popolnombrado de 1931 identigis sin {{Unuo|38943}} personoj "Tutejszy". En la pola censo de 1931, oni demandis pri la patrina lingvo: {{Unuo|707700}} respondis “Tutejszy”, kiel elekteblan patrinan lingvon.
 
Laŭ la latvia censo de 1930, ''Tutejszy''-oj estis priskribataj, kiel katolikoj de orienta Latvio, kiuj parolis pole, latve, ruse samtempe kaj al kiuj mankis etna identeco (la latvia censo ne rekonis al tiuj personoj apartan etnan identecon). La raporto notas, ke ili facile ŝanĝas sian identecon, kiam onin persekutas naciaj organizoj, kondukante al rapidaj ŝanĝoj en etna konsisto de iu regiono. La plej grava ŝango okazis en nombro de belorusoj, kies nombro duoniĝis dum 10 jaroj inter 1920 kaj 1930 el {{Unuo|75630}} al {{Unuo|36029}}. La kresko de nombro de poloj dum la sama tempo superis la enmigradon, naturan kreskon, tiel oni sugestas, ke ĉ. 5000 "lokuloj" decidis elekti polan identecon. Aldone, kelkaj ĉi-tie-uloj elektis rusan aŭ ukrainian aŭ latvian identecon.