Algirdas: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Origine la patro intencis nur heredi parton de la regno al Algirdas. Sed la filo senpostenigis sian pli junan fraton, la granddukon Jaunutis (kies nomo signifas „junuleto“, eble malbona antaŭsigno) en [[Vilno]]. Dum tiu kampanjo li kunlaboris kun alia frato, [[Kęstutis]], kiu gvidis la litovan armeon gardanta la limojn de Litovio al la ŝtato de la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]] en [[Prusio]] sudokcidente kaj [[Livonio]] norde, ĉar Kęstutis same nekontentis pri la regado de Jaunutis. Por la resto de la vivo de Algirdas la kunlaboro kun Kęstutis restis konstanta, kaj ili dividis la regadon de la regno tiel ke Kęstutis kontrolis la okcidenton kaj Algirdas, kiel formala supera reganto, la orienton.
 
Algirdas pliampleksigis la areon de la litova regno koste de la rusia regno de Moskvo kaj ties supera potenco, grandega tatara-mongola regno, kiu ampleksis inter alie la hodiaŭan sudan Rusion. Dum la jaro [[1363]] li venkis tri tatarajn armeojn en batalo ĉe rivero [[Suda Bug|Bug]] kaj firme integrigis la teritorion de [[Kievo]] kaj ĉirkaŭaĵo (do la kernon de la hodiaŭa [[Ukrainio]]) en la litovan regnon. Post tio, la litova regno okcidente etendiĝis ĝis malantaŭ [[Volinio]], hodiaŭ en la okcidento de moderna [[Ukrainio]], sude ĝis malantaŭ [[Kievo]] kaj oriente ĝis la limo de la granddukejo Moskvo. Sub Algirdas la litova regno ankaŭ trifoje batalis kontraŭ rusa armeo de la ambicia moskva grandduko ''Dmitri Donskoi'' – du el tiuj tri militoj nur finiĝis rekte antaŭ la fortikaĵo [[Kremlo]] en la centro de Moskvo.
 
La politika programo de Algirdas estis reunuigi la dukejojn de la antaŭa slava [[Kieva Regno]] kadre de la litova ŝtato.