Helier: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
[[Image:Hermitage St Helier Jersey.jpg|thumb|Mezepoka kapelo starigita super ''La lito de Sankto Helier'', la kaverno kie li ŝirmis sin]]Pro decido de Marculf, Helier kaj kuniranto Sankto Romard, iris en Ĵerzon kie ili trovis etan komunaĵon de fiŝistoj ĉe sablaj dunoj kie moderna urbo estis kreskonta. Helier establiĝis sur insuleto nuntempe nomata Roko de l’Ermitejo, proksime de L’Islet, la tajda insulo kie staras la 16a centjara Kastelo Elizabeth. Romard iris-reiris inter la ermitejo kaj la vilaĝo.
De sia antaŭposteno Helier kapablis vidi la velojn de la atakontoj kaj antaŭavertis la vilaĝanojn kiuj fuĝis en la marĉojn. En la lingvo Jèrriais, mallumaj etaj nuaĝoj sur la horizonto tradukiĝas al ''les vailes dé St Hélyi '' (la veloj de St. Hélier).
Oni konsideras ke Helier faris miraklon kiam li resanigis lamulon. Siaj preĝoj estigis stormon kiu forblovis malamikajn ŝipojn. Kvankam li, dum 13 jaroj, havis asketan vivon, legendo raportas ke li trovis fortojn, post kiam li senkapiĝis de la atakantoj, por pluki liansian kapon kaj piediri al la marbordo.
Laŭ Slia hagiografio, Romard malkovris la korpon de Helier ĉe la strando ankoraŭ kun la kapo inter la manoj. Li prenis ĝin, kaj ŝipe revenis al la kontinento. La ŝipo, gvidita de Dio, alvenis en Bréville-sur-mer kie mirakula kuraciga akvofonto ekestis precize kie staris la kadavro de Helier dumnokte. Preĝejo konstruiĝis apud la fonto, super kiu nuntempe staras statuo, kaj kiu nun ankoraŭ allogas iujn dezirante kuracigon.
La relikvoj de Helier estis senditaj en la abatejon de Beaubec (en Beaubec-la-Rosière (Seine-Maritime)) kie ili restis ĝis kiam la abatejo detruiĝis dum la Franca Revolucio.