Fiŝa kato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: no:Fiskerkatt
aldonis biologiklasan ŝablonon kaj kategoriojn
Linio 1:
{{Taksonomio
| color = pink
| name = Fiŝa kato
| status = VU
| trend = down
| image = fishingcat2.jpg
| regnum = [[Animalo]]j ''Animalia''
| phylum = [[Ĥordulo]]j ''Chordata''
| classis = [[Mamulo]]j ''Mammalia''
| ordo = [[Karnovoro]]j ''Carnivora''
| familia = [[Felisedo]]j ''Felidae''
| genus = [[Feliso]]j ''Felis''
| genus = ''[[Prionailurus]]'' aŭ [[Feliso]]
| species = '''''P. viverrinus''''',or f. viverrinna
| binomial = ''Prionailurus viverrinus or Felis viverrina''
| binomial_authority = ([[Edward Turner Bennett|Bennett]], [[1833]])
}}
[[Image:Prionailurus viverrinus 1.jpg|thumb]]
'''Fiŝa kato''' (''Prionailurus viverrinus'' aŭ ''Felis viverrina'') el la ordo de [[karnovoruloj]] kaj familio de [[felisedoj]] vivas en Junnan kaj Hajnan-insulo de [[Ĉinio]] kaj ankaŭ en [[Nepalo]], la okcidenta parto de Hindio[[Barato]], [[Birmo]], [[Tajlando]], kaj [[Indonezio]]. Ĝi longas 73-78 centimetrojn, pezas 7-11 kilogramojn, kaj ĝia vosto estas 25-29 centimetrojn longa. Ĝi havas mallongajn krurojn kaj orelojn, longan kapon kaj p,atforman bruston. Ĝi havas mallongan kaj maldikan hararon grizan aŭ brunan kun brunnigraj makuloj ĉe ambaŭ flankoj de la korpo kaj kun strioj ĉe la dorso. Ĝiaj vangoj kaj buŝo estas grizblankaj, kaj strioj troviĝas de la okuloj ĝis sub la oreloj. Griza estas ĝia vosto, ĉe kies bazo vidiĝas malhelaj makuloj kaj ĉe kies pinto nigraj harringoj. Duonnaĝhaŭto kunligas la fingrojn de ĝiaj antaŭaj piedoj, kies ungoj elmontras siajn pintojn eksteren Jum la kuntiriĝado. Sed la ungoj de ĝiaj postaj piedoj nur duone kuntiriĝas.
 
La fiŝa kato ordinare vivas en arbustaroj ĉe akvo kaj manĝas prefere fiŝojn, krabojn, ronĝulojn, birdojn, krustulojn kaj moluskojn. Dum fiŝkaptado ĝi kaŭras sur ŝtono ĉe riverbordo. Kiam alnaĝas fiŝo, ĝi subite kaptas ĝin per siaj ungoj kaj jetas ĝin sur la bordon. Ĝi ne povas libere enakviĝi por fiŝkapti kiel la platkapa kato, sed la bredata fiŝa kato povas rapide ellerni naĝi. La fiŝa kato estas kruelega kaj atakema. Laŭ eksterlanda informo, iu fiŝa kato mortigis leopardon, duoble pli grandan ol ĝi. En Hindio iu fiŝa kato eĉ gratvundis infanon. La fia katino gravedas 90-95 tagojn kaj ĉiufoje naskas du aŭ tri idojn. La ĵus naskita katido pezas 170 gramojn, kun bone elkreskintaj ungoj kaj belkolora hararo. Breditaj katidoj elnestiĝas post 3-4 semajnoj, komencas manĝi karnon post 53-54 tagoj kaj maturiĝas post ok kaj duona monatoj.
 
[[Kategorio:Katoj]]
<br clear=all>
{{Commons|Prionailurus viverrinus}}
 
[[Kategorio:Katoj]]
[[Kategorio:Mamuloj de Azio]]
[[Kategorio:Faŭno de Tajlando]]
[[Kategorio:Faŭno de Malajzio]]
[[Kategorio:Faŭno de Pakistano]]
[[Kategorio:Faŭno de Indonezio]]
 
[[bg:Рибна котка]]