Neudietendorf: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
 
La komunumo (iam ''Gnadenthal'') famiĝis pri la setlado de anoj de la fratio de [[Herrnhut]]. La bienoj iam apartenis al [[Gustav Adolf von Gotter]]. Neudietendorf kun Kornhochheim troviĝas sur teritorio nord ekaj sude de Apfelstädt-rivero kovrante areon de sume ĉ. 740 hektaroj.
==Historio==
Unua mencio de Dietendorf estis en 1147: Günther von Dietendorf kaj liaj filoj estis atestantoj okaze de la konfirmo de la [[Preĝejo Sankta Georgo (Ichtershausen)|cisterciana monaĥejo de Ichtershausen]] fare de lia majenca arkiepiskopa moŝto Heinrich. La senjoroj de Wittern ricevis en 1306 la kavaliran bienon feŭdan ''Altenhof'' kiu detruitis dum la [[kamparana ribelo]] 1525. Post la [[Tridekjara milito]] kun ties suferoj fonditis fajrobrigado en 1667. Tiam ankaŭ gravis la kultivado de [[izatido]] pro kio vilaĝocentro hodiaŭ videblas izatidmueloŝtono ĉe la centra bushaltejo. En 1734 grafo [[Gustav Adolf von Gotter]] akiris la Altenhof-bienon kaj tuj poste fonditis la kvartalo Neudietendorf norde de Apfelstädt-rivero. La unuaj herrnhut-anoj eksetlis surloke en januaro 1743. Ĝi malgraŭ unuaj duboj bone evoluis kaj la komunumaj domoj iĝis elirpunkto de ekonomia floro en de la Dukujo Gotha. Manufakturoj diversaj estiĝis (ekz. Aromatique-brandfabriko, fabriko pri sigelvakso, teksejo, tinkturejo, bierfarejo, ĉarpentejo, forĝejo). La alveno de fervojo en 1847 kreis fenestron al la mondo. En Neudietendorf necesis ŝanĝi trajnojn en la direkto de [[Würzburg]]. Gravis ankaŭ la stacidoma restoracio (kio eĉ literature priskribitis) dum tempo kiam envagonara kuirado ankoraŭ maleblis. Signifoplenis ankaŭ la varo-transŝarĝo: la centra situo inter la triangulo [[Erfurto]], [[Gotao]] kaj [[Arnstadt]] ĝenerale ekonomie ĉiam tre favoris. Novaj gravaj paŝoj estis la koneksiĝo je la poŝta kaj telefona retoj en 1899 kaj la gastigo de multaj lernejoj (supera porknabina - la hodiaŭa gimnazio; dommasttrumada; kamparana altlernejo; nuntempe krome menciindas la Evangelia Akademio, ''Haus der Parität'', baz- kaj regula lernejoj).
 
Artistoj (ekz. la verkisto [[Andreas Krüger]], la verkistinoj [[Frieda von Bülow]] kaj [[Margarethe von Bülow]], scienculoj kaj kuracistoj ekloĝis kaj eklaboris en Neudietendorf. Kunfandiĝo de Dietendorf kaj Neudientendorf efektiviĝis en la jaro 1933-a; en 1974 aldonitis Kornhochheim.
 
Post [[Turniĝo]] kreitis sude de Kornhochheim [[Erfurter Kreuz]] kaj REWE-loĝistika centro. Ekde 1994 Neudietendorf reapartenas al [[Distrikto Gotha]] kaj en la 1.12.2009 ĝi iĝis parto de Nesse-Apfelstädt. Detalojn de la historio de Neudietendorf oni postflaru en la belega [[Muzeo pri regiona historio (Ingersleben)]].
==Ponto de Neudietendorf==
[[File:Neudietendorf Brücke.jpg|thumb|Apfelstädt-ponto]]
En 1640 menciitis du pontetoj trans [[Apfelstädt]]-rivero kaj en 1810 la pentristo Dornheim pentris lignan ponton. Post superakvego de la 7.2.1871 malkonstruitis la malnova ponto kaj en 1872 faritis nova kun sabloŝtonaj pilieroj kaj ŝtalkonstruaĵo kostante 5000 regnajn talerojn. En 1911 la tuto fortikigitis kaj aldonitis trotuaro. En 1983/84 konstruitis iom pli oriente ĉe la iama Sparkasse-ejo tute nova ponto: post [[Turniĝo]] la pli malnova ĝuis restaŭradon en 2002 (nova ŝtalbetonpontoplato kun uzo de la grejsaj pontokolonoj) estante de piediirantoj kaj biciklistoj ŝatata transejo inter Dietendorf kaj Neudietendorf.
 
== Vidu ankaŭ ==
*[[Nikolaus Ludwig von Zinzendorf]]