Molekulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
 
Unu el la ĉefaj karakteroj de molekulo estas ties geometrio ofte nomata ties [[molekula strukturo|strukturo]]. Kvankam la strukturo de diatomaj, triatomaj aŭ kvar-atomaj molekuloj povas esti triviala (linia, angula piramida ktp.), la strukturo de pluratomaj molekuloj, kiuj estas konstituitaj de pli ol ses atomoj (de kelkaj elementoj) povas esti ŝlosila pro sia kemia naturo.
 
==Struktura formulo==
{{Ĉefartikolo|Struktura formulo}}
La '''struktura formulo''' estas speco de ĥemia formulo. Ĝi indikas la strukturon (spacan aranĝon), laŭ kiu la [[atomo]]j de diversaj elementoj konsistigas unu molekulon de [[kemia kombinaĵo]].
 
[[Dosiero:C6H12_isomers_displayed.svg|eta|280px|Du izomeroj de C<sub>6</sub>H<sub>12</sub>]]
Struktura formulo notas la elementojn per iliaj simbolaj literoj. Por noti la strukturon ekzistas diversaj metodoj:
* Oni ligas la atomojn, kiuj estas kemie ligitaj, per strekoj, iel projekciante la tri-dimensian strukturon de la molekulo al du-dimensia desegnaĵo.
* En [[organika kemio]] estas kutimo ne marki la atomojn de [[karbono]] kaj [[hidrogeno]]; ĉiu sen-litera fino de streko estas implicite karbona atomo, kaj ĉiu nesaturita ligo de karbona atomo estas implicite hidrogena atomo. Tia formulo nomiĝas ''skeleta formulo''.
* Se kombinaĵo konsistas el atom-grupoj, kies interna strukturo estas klara, oni notas tiujn grupojn per ilia [[resuma formulo]]. Ekzemple [[metila grupo]] estas skribata CH<sub>3</sub>, ankaŭ en struktura formulo. Per tio ofte eblas noti strukturan formulon unudimensie, do en teksta linio, ekzemple [[propano]]n kiel CH<sub>3</sub>CH<sub>2</sub></sub>CH<sub>3</sub>. Eblas uzi rondajn krampojn por grupigi atomojn. Tiaj formuloj nomiĝas '''duon-strukturaj formuloj'''.
* Se simpla kombinaĵo havas nur unu [[izomero]]n, sufiĉas indiki la resuman formulon. Ekzemple estas klare, ke la strukturo de [[akvo]] (H<sub>2</sub>O) povas esti nur molekulo H-O-H.
 
==Movoj==