Monda Banko: Malsamoj inter versioj

200 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 monatoj
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
(Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8)
 
==Historio==
La Monda Banko spertis sian oran epokon de la fino de la [[1960-aj jaroj]] ĝis komence de la [[1980-aj jaroj]]. [[Robert McNamara]], iama defend-ministro de la prezidantoj [[John F. Kennedy]] kaj [[Lyndon B. Johnson]], gvidis ĝin de 1968 ĝis 1981. Sub ilia prezido, la jara volumeno de la [[prunto]]j pasis de 1 [[miliardo]] al 13 miliardoj da [[usona dolaro|dolaroj]], la personaro kvarobliĝis kaj la administra [[buĝeto]] multobliĝis je 3,5. Helpe de sia kasisto Eugène Rotberg, McNamara sukcesis akiri sur la diverslandaj kapitalmerkatoj 100 miliardojn da dolaroj da prunteprenoj. Granda parto de tiu sumo estis akirita de svisaj bankoj, ĝuste tiuj kiuj gastigas la esencan parton de la fuĝokapitalo devena de nababoj, [[diktatoro]]j kaj parazitaj klasoj de Afriko, Azio kaj Latinameriko.<ref name="vilhelmo" >[{{Citaĵo el la reto |url=http://membres.lycos.fr/vilhelmo/ziegler-2002-10.html] |titolo=Arkivita kopio |alirdato=2005-02-14 |arkivurl=https://web.archive.org/web/20050405040057/http://membres.lycos.fr/vilhelmo/ziegler-2002-10.html |arkivdato=2005-04-05 }}</ref>
 
Laŭ Jerry Mander, McNamara mortigis pli da homoj ĉekape de la Monda Banko ol kiam li estis ministro pri defendo de Usono, ĉefo de la masakroj dum la [[Vjetnama Milito]]. Jerry Mander desegnis lian portreton tiel: "Hontema pro la rolo kiun li ludis dum la vjetnama milito, li volis sin elaĉeti helpante la malriĉulojn de la tria mondo." Fidante la ciferojn, McNamara trudis al la [[Tria Mondo|triamondaj landoj]] akcepti la kondiĉojn ligitajn al la pruntoj de la Monda Banko kaj transformi siajn tradician ekonomion por maksimumigi la ekonomian specialiĝon kaj la tutmondan [[komerco]]n. Tiuj, kiuj rifuzis tion, estis lasitaj al sia sorto." Kaj, pli sube: "Laŭ liaj urĝaj admonoj, multaj landoj ne havis alian elekton ol kurbiĝi sub la jugo de la Banko. McNamara ne detruis plu vilaĝojn por savi ilin, sed kompletajn ekonomiojn. La tria mondo retroviĝis nun kun monstraj [[ŝuldo]]j kiujn ĝi neniam kapablos repagi.<ref name="vilhelmo" />
45 279

redaktoj