Numerologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+image
Rescuing 0 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 6:
 
== Historio ==
La moderna numerologio enhavas aspektojn el vasta gamo de antikvaj kulturoj kaj instruistoj, inkluzive de la [[Babilono|civilizo Babilona]], de [[Pitagoro]] kaj liaj disĉiploj (en [[antikva Grekio]], 6-a jarcento antaŭ nia erao), de la astrologia filozofio de helenisma [[Aleksandrio]], de la komenco de kristana [[mistikismo]] kaj la komenco de [[gnostikismo]], de la [[hebreoj|hebrea]] sistemo de la [[kabalo]], de la hindaj [[Vedoj]], de la ĉina "Cirklo de Mortintoj" kaj de la [[antikva Egiptio|egptia]] "Libro de la Majstroj de la Sekreta Domo" (Ceremoniaro de la Mortintoj). <ref>[http://www.paralumun.com/numerology.htm [[angla lingvo|anglalingva]] artikolo pri numerologio en la retejo paralumun.com, vidita je 2012-08-31]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}</ref>
 
[[Pitagoro]] kaj aliaj filozofoj de lia tempo kredis ke en priskribo de naturaj fenomenoj konceptoj matematikaj estus pli "praktikaj", do pli facile reguligeblaj kaj klasifikeblaj ol fizikaj, kaj atribuis al ili gravan signifon. La kristana sanktulo [[Aŭgusteno de Hippo]] (naskiĝis en 354, mortis en 430) skribis ke "Nombroj estas la universala lingvo proponita de la diaĵo al homoj kiel konfirmo de la vero." Simile al Pitagoro, ankaŭ li kredis ke ĉio havus nombran rilaton kaj ke estus tasko de la homa menso serĉi kaj esplori la misterojn de tiuj rilatoj aŭ "ricevi ilin malkaŝitaj per dia graco". Tamen Pitagoro ne mem starigis numerologian sistemon, nur preparis la vojon al la observo de nombroj kiel arketipoj anstataŭ nuraj [[numeralo]]j.