Porfirio (birdo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
''Porphyrio'' aŭ [[porfirioj]] estas eta birda genro de la familio de [[Raledoj]]. La du membroj de la genro estas la [[Purpura porfirio]], ''Porphyrio porphyrio'', kaj la [[Takaheo]], ''Porphyrio hochstetteri''. Ekstingitaj membroj de la genro inkludas ekzemple ''Porphyrio albus'', aŭ la norda Takaheo, ''Porphyrio mantelli''. Ankaŭ eblas inkludi en tiu genro kelkaj specioj ankaŭ atribueblaj al genro ''Porphyrula'', kiel la [[Malgranda porfirio]], ''Porphyrio alleni'' aŭ ''Porphyrula alleni'', la [[Amerika purpura porfirio]], ''Porphyrio martinica'' aŭ ''Porphyrula martinica'', la ''Porphyrio flavirostris'' aŭ ''Porphyrula flavirostris'' kaj la [[Smeralda porfirio]], ''Porphyrio madagascariensis'' aŭ ''Porphyrula madagascariensis'').
==Aspekto==
La nuntempaj specioj estas grandaj -kiel kokoj- raloj kiuj havas '''purpuron kiel ĝenerala koloro'''. Tio aperas en kaj nacilingvaj kaj en sciencia nomoj. Ili havas longajn krurojn, '''frontan ŝildon''' kaj ruĝan aŭ roskoloran bekon.
==Ĉefa specio==
La [[Purpura porfirio]] loĝas en junkaro de la Malnova mondo kaj havas ses aŭ pliajn subspeciojn depende de la fakuloj kaj de la detaloj en plumarkoloro.
==Aliaj specioj==
Oni supozas, ke la ''Porphyrio albus'' kaj la Takaheo de Novzelando evoluis el izolitaj loĝantaroj de la [[Purpura porfirio]]. La unua perdis sian plumarkoloron kaj iĝis '''blanka''' kaj la dua iĝis '''senfluga''' kiel okazis al multaj insulaj specioj antaŭ sia ekstingiĝo.
 
La preskaŭ ekstingiĝo de la Takaheo (ununura kolonio estis remalkaŝita nur en 1948) permesis al la Purpura porfirio rekoloniigi Novzelandon lastatempe, ĉar la du porfiriaj specioj kondutas ekologie simile: ambaŭ manĝas burĝonojn de planktoj elradikitaj de siaj longaj fingroj por elmanĝi la mildajn partojn.
 
==Specioj==
*Genro ''[[Porphyrio]]'' (porfirioj)