Esperanto-Grupo Wiesbaden: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e centrigo de teksteto sub foto
e Inerna ligilo al Walter Wichmann kaj aldono de lia mortojaro
Linio 2:
'''Esperanto-Grupo Wiesbaden''' estas loka grupo de [[Germana Esperanto-Asocio]] en [[Wiesbaden]], [[Hesio]]. Ĝi fondiĝis verŝajne en [[1906]], sed plej malfrue en [[1909]], ĉar la 1-an de marto de tiu jaro "Esperantistengruppe Wiesbaden" aperigis anonceton pri Esperanto-kurso en la loka gazeto ''Wiesbadener Tagblatt''.
 
De [[1914]] ĝis [[1979]] la ĉefa aktivulo de la grupo estis [[Kurt Schönrich]], kiu prezidis ĝin de ĉirkaŭ [[1920]] ĝis [[1936]] (kiam ĝi devis malfondiĝi) kaj denove de [[1946]] ĝis sia morto. Sekvis lin en tiu posteno [[Walter Wichmann]] ([[1929]]-[[2021]]), Paul Sikora ([[1930]]-), denove Walter Wichmann kaj ekde novembro 1999 [[Ulrich Matthias]] ([[1966]]-).
 
Jam de multaj jardekoj la grupo kutimas kunveni unufoje monate; ĝi nuntempe havas ĉirkaŭ 10 pagantajn membrojn. Ĝia plej nova statuto estas de [[1927]], kaj ĝiaj formalaj membrokunvenoj okazas nur laŭbezone (lastfoje en [[1999]]).