Stefano Keller: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Korektis kaj aldonis eksterajn ligojn de organizaĵoj, publikaĵoj, videoj
Rescuing 0 sources and tagging 3 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 4:
Li junaĝe vivis kaj studadis en [[Hungario]]. Rezulte de siaj universitataj studoj en [[Budapeŝto]] li iĝis diplomita instruisto kaj psikopedagogo.
 
Post kelkjara praktikado de sia profesio, li ekinteresiĝis pri pli larĝa aspekto de la homa evoluo kaj vivo: apud la sociaj influoj, li serĉis la efikon de la hereditaj trajtoj. Li ekstudis genetikon kaj fariĝis scienca kunlaboranto de d-ro [http://hu.wikipedia.org/wiki/Czeizel_Endre Czeizel Endre] en la Genetika Departemento de la Hungara Publikhigiena Instituto (OKI) en [[Budapeŝto]]. Pri siaj esploroj li publikigis artikolojn ''Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986/Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986'' (hungare)<ref>[http://sunny.medinfo.hu:8080/cgi-bin/w1.sh?session=403897587&infile=authk.glue&style=authk&nh=500&calling_page=hitlist.glu&key=16000 ''Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986'']{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}, {{hu}}, Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986, ''Magyar Nõorvosok Lapja''</ref>, kaj ''An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungary, 1975–1978'' <ref>''[http://ije.oxfordjournals.org/cgi/content/abstract/12/4/445 An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungary]'', Etologia esploro pri kreskanta okazo de denaskaj membromalformiĝoj en Hugario, ''International Journal of Epidemiology''</ref>, kiel ĉef- kaj kunaŭtoro. La disvolviĝon kaj rezultojn de siaj genetikaj esplorlaboroj, post renkonto kun [[Julinjo kaj Ludoviko]] Farkas-Molnár, li prezentis dum prelegoj en la [[Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo]] (BMEF) kies aktiva membro li estis: "Frekvenco, epidemiologio kaj etiologio de la kunkreskintaj ĝemeloj" kaj "Kompleksa epidemiologia esploro de la homa mutagenezo",<ref>8-a Scienca Prelegserio de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, 1980 marto 5</ref>.
 
Ekde la komenco de la 80-aj jaroj li vivas en Svislando kie li kompletigis siajn psikologiajn konojn en la [[Zuriko|Zurika]] ''Stiftung Szondi Institut'', studante profundan psikologion, la psikanalizan skolon de sorto-analizado laŭ la metodo de [[Leopold Szondi]].
Linio 26:
Komence de la jaro 2006 Keller estis elektita sekretario de '''[[Svisa Esperanto-Societo]] (SES)''' kaj iĝis unu el la redaktantoj de ''SES informas'', bulteno de la societo.
 
En septembro 2006, li organizis la partoprenon de SES en unu el la plej grandaj ekspozicioj en Svislando: ''Comptoir Suisse''<ref>[http://www.comptoir2006.utopix.ch/ Comptoir Suisse]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}</ref>, kie kun [[Mireille Grosjean]] kaj [[Nicole Margot]] li partoprenis publikajn prelegojn, diskutrondojn <ref>[http://www.comptoir2006.utopix.ch/upload/pressreleases/pressrelease_5115.pdf Gazeta recenzo]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}</ref>.
 
En 2008, Stefano Keller estas membro en la organiza komitato de la "Lingvaj rajtoj en la mondo: la aktuala stato"'''<ref>"[http://www.linguistic-rights.org/eo/programo.html Simpozio: Lingvaj rajtoj en la mondo: la aktuala stato]"</ref>''', [[Unuiĝintaj Nacioj]], Ĝenevo, 2008 aprilo 24.