Terotago: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de teroflago |
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8 |
||
Linio 8:
La nomon kaj koncepton pri tia nova [[festotago]] unuafoje prezentis kaj proponis la usona porpaca aktivisto ''John McConnell'' en 1969 kadre de [[UNESKO]]-konferenco en [[San-Francisko]]. Laŭ tiu propono la tago festiĝu la 21-an de marto 1970, la unua tago de [[printempo]] en la [[norda duonglobo]] de la tero. Pli poste la tiutempa [[Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj]], [[U Thant]], proklamis la kampanjon tutmonda aktiveca tago.
Por atentigi pri la problemoj de tutmonda [[poluo]], proksimume samtempe la studento ''Denis Hayes'' subtenite de la tiutempa [[usona senato|usona senatano]] ''Gaylord Nelson'', reprezentanto de la subŝtato [[Viskonsino]], organizis nacian mediprotektan tagon kun la nomo „''Environmental Teach-in''“ (Primedia eduka kampanjo) aŭ „''Earth Day''“ (Terotago). La tago ekde la jaro [[1970]] okazis la [[22-an de aprilo]] kaj dekomence en Usono tre popularis. En la unua Terotago en 1970 20 milionoj da homoj partoprenis festajn aktivaĵojn.<ref>
Dum dudek jaroj ambaŭ festotagoj en Usono celebriĝis samrange, kaj en aliaj landoj malpli intense atentiĝis.
|