Turisma marko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Galerio: aldonita bildo de Aŭstrio
Rescuing 0 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 9:
[[Dosiero:Rozdil mezi TZ v CR a SR.jpg|Ekzemplo de diferenco de markoj: supra verda marko estas ĉeĥa marko (montras distancon), malsupra flava marko estas slovaka (montras bezonatan tempon)|thumb|right|200px]]Turisma markado diferencas de lando al lando. En kelkaj landoj oni povas ekscii je vojkrucoj de pli da turismaj vojoj, kiom da tempo oni bezonos ĝis iu sekva grava punkto, en aliaj landoj oni povas ekscii, kiom da kilometroj oni iros al sekva punkto. Turismaj markoj estas ankaŭ en montaroj je landlimoj - tie oni povas vidi turismajn markojn eĉ de du ŝtatoj samtempe. Ne ĉiam devas esti tiuj ĉi informoj nur je vojkrucoj, ofte estas survoje inter vojkrucoj iuj interesaj lokoj (ekzemple [[monto]], [[roko]], [[akvofonto]], eventuale [[belvedero]] aŭ iu historia konstruaĵo) kaj ĉe ili estas ankaŭ ebleco ekscii distancojn aŭ tempojn al sekvaj punktoj. Ne ĉiam ja oni povas sekvi turisman markon direkte. Iam oni devas iri de ĉefa vojo al iu grava loko kelkajn dekojn de metrooj. Turismaj markoj estas pentritaj plej ofte sur arbojn, mastojn, ŝtonojn aŭ domojn.
== Turismaj markoj en [[Ĉeĥio]] ==
Turismaj markoj havas en Ĉeĥio longan tradicion. Klubo de ĉeĥaj turistoj estis fondita jam en jaro [[1888]]. Oni diras, ke turisma markado estas en Ĉeĥio (kun [[Slovakio]]) unu el plej bonaj en [[Eŭropo]]. Tra tuta lando estas multaj turismaj vojoj. Turismaj markoj havas 4 kolorojn: ruĝa - por ĉefaj turismaj vojoj, blua - gravaj vojoj en [[regiono]], verda - gravaj vojoj en [[distrikto]] kaj flavaj - lokaj turismaj vojoj aŭ tiuj ĉi vojoj konektas pli gravajn vojojn<ref>http://vkskaut.blog.cz/0701/turisticke-a-skautske-znacky{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}</ref>. Kutime en Ĉeĥio oni povas sekvi turisman markon en ambaŭaj direktoj (ekzistas instruaj turismaj vojoj, kiuj estas unudirektaj) kaj kutime oni ne sekvas du aŭ aŭ eĉ kvar turismajn markojn samtempe tro longe kaj poste oni sekvas nur unu turisman vojon. Eĉ en kazo de vojoj, de kiuj oni ŝajne ne irus ien for, estas turismaj markoj maksimume post ĉiuj 250 metroj. Distanco inter gravaj punktoj kun informiletoj (ne devas nepre tuj temi pri vojkruco, povas temi pri iu interesa loko) estas maksimume 4 kilometroj. Ĉefe en grandaj urboj turismaj vojoj komencas kaj samtempe finas ne en urbcentro, sed apud iu fina haltejo de publika transporto ekster urbcentro. En urbetoj oni povas sekvi turisman markon jam de ĉefplaco aŭ de fervoja aŭ aŭtobusa stacidomo. Je gravaj lokoj ne mankas ankaŭ mapo por pli bona planado de vojo (do homoj ne devas nepre aĉeti turisman mapon), eventuale ankaŭ iu restoracio aŭ [[montara kabano]]. En lokoj, kie ne eblas pentri la markon (mankas iu bone videbla arbo aŭ masto) kaj oni bezonas ŝanĝi direkton je iu vojkruco, estas antaŭ vojkruco kune kun la marko ankaŭ avizo pri baldaŭa ŝanĝo de direkto.<br />
En [[librovendejo|librovendejoj]] oni povas aĉeti diversajn turismajn mapojn de regionoj en Ĉeĥio, eblas ankaŭ uzi [[retejo|retejon]] [http://www.mapy.cz www.mapy.cz] kaj elekti mapon kun turismaj kaj biciklaj vojoj. Ekzistas ankaŭ programo ''Turistiské trasy'', per kiu oni povas plani sian ekskurson (vidu [http://www.trasy.net/ paĝaron] de tiu ĉi programo, sed ĝi estas nur en la [[ĉeĥa lingvo]]).