Tutmonda varmiĝo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Fransoazo (diskuto | kontribuoj)
e Kelkaj prilingvaj korektoj.
Rescuing 3 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 17:
La ciferoj de la Brita Meteologia Oficejo indikas, ke la jaroj ekde [[2000]] estis meznombre 0,18 °C (0,32 °F) pli varmaj ol la [[1990-aj]] jaroj. Ekde la [[1970-aj]] jaroj ĉiu jardeko vidas pliigon de proksimume la sama skalo. La unua jardeko de [[21-a jarcento]] estas "nedisputeble" la plej varma ekde kalkuloj komenciĝis, deklaris en [[decembro 2009]] la Brita Meteologia Oficejo kaj la [[Monda Organizaĵo pri Meteologio]] (mallonge: MOM). [[2009]] estis verŝajne la kvina plej varma en 160-jara observado. MOM sciigis, ke tutmondaj temperaturoj estas 0,44° C (0,79 °F) super la longatempa ordinara temperaturo. "Ni vidis superajn mezumajn temperaturojn en pluraj kontinentoj, kaj nur en [[Nordameriko]] regis kondiĉoj kun plu malvarmaj temperaturoj ol mezume," diris la Ĝenerala Sekretario de WMO [[Michel Jarraud]]. "Ni estas en varmiĝa tendenco - ni tute ne dubas pri tio."
 
Ĉe tio [[NASA]] sugestas, ke nova tutmonda temperaturrekordo estos "fiksita en la sekvontaj unu aŭ du jaroj", inkluzive de danke al influo de [[El Niño]]. Aliaj esploristoj, kvankam, kredas pli probable, ke temperaturoj restos stabilaj dum unu jardeko ĉar aliaj naturaj cikloj tenas la oceanan surfacon relative malvarmeta, rapida varmiĝo probable alvenos poste.<ref>[http://www.eventeo.net/web/index.php/tutmonde/99-tutmonde/1768-tiu-jardeko-estas-rekorde-varma Tiu ĉi jardeko estas rekorde varma] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20100716000603/http://www.eventeo.net/web/index.php/tutmonde/99-tutmonde/1768-tiu-jardeko-estas-rekorde-varma |date=2010-07-16 }} {{eo}}</ref>
 
== Indikoj ==
Linio 23:
Laŭ konkludoj de la [[Usono|usona]] esploro publikigita la {{daton|2|novembro}} [[2009]] en la revuo "Proceedings of the National Academy of Sciences" ({{eo}} ''Diskutoj de la Nacia Scienca Akademio''), la neĝoj ĉe la pinto de la monto degelas en [[1912]] ili estis 85 % pli granda ol en [[2007]], kaj inter [[2000]] kaj 2009 glacikovraĵo kuntiriĝis je 26 %. Aŭtoroj asertas, ke la neĝoj sur Kilimanĝaro povus malaperi entute post 20 jaroj. Laŭ ili ankaŭ maltrankviliga efiko estas la maldensiĝo de la glacikampoj sur la surfaco. La pintoj kaj de la norda kaj suda glacikampoj supre de Kilimanĝaro jam maldensiĝis je 1,9 metroj kaj 5,1 metroj respektive.
 
La pli malgranda Glaciejo Furtwangler, kiu estis degelanta kaj sekve plena de akvo en 2000 kiam ĝi estis borita, inter 2000 kaj 2009 maldensiĝis je 50 %. "Estonte, oni povas antaŭvidi, ke tiu glaciejo Furtwangler aperos unu jaron, kaj malaperos la sekvontan jaron", diris kunaŭtoro de la esploro [[Lonnie Thompson]]. La sciencistoj asertis, ke ili ne trovis pruvojn de daŭranta degelo aliloke en la eroj de la glacia kerno kiujn ili eltiris, kiuj datiĝas de 11 700 jaroj. Sekve la aktualaj klimataj kondiĉoj sur Kilimanĝaro estas unikaj dum la lastaj 11 jarmiloj.<ref>[http://www.eventeo.net/web/index.php/afriko/natura%20medio/1715-dfgdfg Neĝoj de Kilimanĝaro malaperos post 20 jaroj...] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20100716131938/http://www.eventeo.net/web/index.php/afriko/natura%20medio/1715-dfgdfg |date=2010-07-16 }} {{eo}}</ref>
 
=== La glacikovraĵo de [[Gronlando]] ===
La raporto el [[2007]] de la [[Interregistara Spertularo pri klimata ŝanĝiĝo]] ([[angle]] IPCC) projektis altiĝon de marnivelo de inter 28 kaj 43 cm dum ĉi tiu jarcento. Sed ĝi agnoskis, ke ĉi tiu estas preskaŭ certe subtaksata cifero, ĉar kompreno de kiel glacio kondutas ne estis sufiĉe bona por fari fidindajn projekciojn.<ref name="Gronlando degelas">[http://www.eventeo.net/web/index.php/nordameriko/natura%20medio/1727-gronlando-degelas Gronlando degelas...] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20120111105521/http://www.eventeo.net/web/index.php/nordameriko/natura%20medio/1727-gronlando-degelas |date=2012-01-11 }} {{eo}}</ref>
 
Analizo de satelitaj donitaĵoj, eldonitaj en [[septembro 2009]], montris, ke el 111 rapide evoluantaj gronlandaj glaciejoj studitaj, 81 maldensiĝis dufoje pli rapide ol la malrapide movanta glacio apud ili. Ĉi tio indikas, ke la glaciejoj estas akcelantaj kaj ellasas pli da glacio en la ĉirkaŭantan maron.<ref name="Gronlando degelas"/>
Linio 41:
Pri la aktualaj marfluoj, de kiuj tre dependas multaj regionaj klimatoj, estas neniu certeco ke ili ne estas jam ekŝanĝiĝantaj kaj trajektorie kaj temperature. Tiaj ŝanĝoj povus kaŭzi estontece novajn klimatojn en kelkaj regionoj de la terglobo. La klimataj ŝanĝoj en tiuj regionoj kaŭzos perturbon en la ekologia sistemo, kaj al ĉiuj estaĵoj tie vivantaj.
 
En [[oktobro de 2009|oktobro 2009]] la [[Britio|brita]] ĉefministro [[Gordon Brown]] deklaris, ke Britio alfrontos "katastrofajn" [[inundo]]jn, senpluvecon kaj varm-ondojn, se mondaj gvidantoj ne povas atingi interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo. Do, li diris al la Forumo de Gravaj Ekonomioj en [[Londono]], kiu unuigas 17 el la mondaj plej grandaj produktantoj de forcejaj gasoj, ke "ne estas plano B". "La eksterordinara somera varmondo de [[2003]] en [[Eŭropo]] rezultis je super 35 000 ekstraj mortoj. Laŭ aktualaj tendencoj, tiela evento povus fariĝi tre rutina en Britio post nur kelkaj jardekoj. Kaj ene de la vivdaŭro de niaj infanoj kaj nepoj la varmegaj temperaturoj de 2003 povus fariĝi mezuma temperaturo vaste spertataj tra Eŭropo", diris Gordon Brown. Laŭ li, la kostoj de tiu estus pli granda ol la efikoj kaj de [[mondmilito]]j kaj la [[Granda Depresio]] kombinitaj. La mondo alfrontus pli da konfliktoj estigitaj de vasta [[migrado]] pro klimatŝanĝiĝo kaj rezulte de tio en [[2080]] 1,8 miliardo da homoj povus suferi pro manko de akvo.<ref>[http://www.eventeo.net/web/index.php/eŭropo/natura%20medio/1684-britio-e-rando-de-natura-katastrofo- Britio ĉe rando de natura katastrofo?]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }} {{eo}}</ref>
 
Diversaj sciencistoj asertas ke povas sekvi iuj bonaj efikoj, ekzemple la nova disponebleco de miliardoj da hektaroj de farmtereno, speciale en [[Kanado]] kaj [[Rusio|Rusujo]]. Kaj, ĉar karbona dioksido estas necesa por [[fotosintezo]], plia abundo de tiu gaso povas kontribui al pli riĉa [[biodiverseco]]. <ref>http://www.spectator.co.uk/2013/10/carry-on-warming/</ref>