Ŝtonŝutaĵo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Carningli scree slope - geograph.org.uk - 394198.jpg|eta|bloka ŝtonrompitaĵo el [[Dolerito]] ĉe la orienta flanko de Carningli, [[Pembrokeshire]], Grandbritio.]]
'''Ŝtonŝutaĵo''', '''ŝtonrompitaĵo''', '''rokrompitaĵo''', '''rokrubo''' estas granda, ne firmigita amaso de akraj [[ŝtonaĵoŝtono|ŝtonaĵoj]]. Do temas pri iaspeca kampo de lozaj ŝtonoj. Ŝtonrompitaĵo estiĝas per fizika [[veterdisfalo]] kaj [[erozio]], ĉe tio la transporto okazas ofte nur per [[gravito]], ĉiam tamen trans tre mallonga distanco. Laŭ [[DIN 4022]] unuopa ŝtonrompitaĵo ne estas pli granda ol 63 mm kaj ne malpli ol 2 mm<ref>[http://www.geodz.com/deu/d/Schutt Schutt] im geowissenschaftlichen Online-Lexikon GeoDZ.com</ref> Do, ŝtonrompitaĵo apartenas al [[psefito]]j (ŝtonetoj). Se la ŝtonrompitaĵoj estas relative grandaj (kelkaj decimetroj aŭ eĉ metroj) oni nomas tion '''blokrompitaĵo'''.
 
Tia materialo ofte ekestas en [[alta montaro]], piede de [[krutdeklivo]]j aŭ [[rokvando]]j kaj amasiĝas tie al [[taluso]]j, deklivoj. La periglacia klimato de alta montaro kaŭzas rapidan fizikan veterdisfalon. Hodiaŭ ekzistas en vastaj partoj de la mezmontaroj de la norda hemisfero grandaj blokamasoj, kiuj ankaŭ nomiĝas „blokmaroj“ aŭ lozrokejoj. Se la materialo [[petro|petriĝas]] estiĝas [[brekcio]]j (diference al la rondŝtona [[konglomeraĵo]]).